Mem-malama judo estas pejorativa esprimo, uzata por juda aŭ juddevena persono, kiel antisemitisma etikedo. La esprimo disvastiĝis post libro de Theodor Lessing, Der Jüdische Selbsthass ("La juda mem-malamo", eldonita en 1930). En tiu periodo asimiliĝantaj judoj povis kaŝi sian devenon per forta akuzo de judaj aferoj, eĉ per troiga naciismo.

La esprimo de "mem-malama judo" estas ofte uzata en la nuntempa epoko fare de ekstrema akuzanto, al kiu ne plaĉas sinteno de la akuzito al judaj aferoj. Ekz. kritikado de politiko de Israelo fare de Rahm Emanuel aŭ David Axelrod kaŭzis akuzon de Benjamin Netanjahu, ke ili estas mem-malamaj judoj. Tiu persona atako, akuzo servas plej ofte por marginalizi aŭ demonigi la akuzitojn per etikedo de la antisemitismo kaj tiel malfaciligi ties politikan esprimadon pri judaj aferoj.