La Memaranĝado aŭ simple Aranĝado ĉe animaloj estas agado instinkta kaj foje lernita kaj transmitita al venontaj generacioj (uzado de (varma) akvo, de tero, de folioj aŭ de polvo ekzemple).

Plumaranĝado de Griza ardeo

Iaj specioj, tiom diferencaj kiom kokojelefantoj ĵetas sur sin ĉu akvon ĉu polvon por puriĝi aŭ liberigi sin el parazitoj. Preciza aranĝado povas okazi postmanĝe (purigo el sango, el tero, el sevo aŭ el suko eliritaj el nutraĵoj) aŭ post lukto.

Funkcioj de la Aranĝado redakti

Ĉe iaj specioj, la Aranĝado povas esti asocia al kondutoj ĉu antaŭseksaj ĉu seksaj, ĉefe masturbaj (ekzemple ĉe iaj specioj de vesperto). La purigo kaj higieno ne estas tiele la nuraj funkcioj de Aranĝado.

La etologio pruvis kaj studas ties socian kaj lernan rolojn, tre gravajn ĉe mamuloj, ekzemple pro pedikoj, kio kontribuas al markado de hierarkioj kaj al solvo de konfliktoj ĉe primatoj aŭ, aliekzemple, ĉe la leko de harao inter individuoj aŭ inter gepatroj kaj gefiloj ĉe felisedoj aŭ aliaj grupoj.

La Aranĝado konsistas ankaŭ al subskribo odora de individuo aŭ de grupo etendante sur la korpon la hormonojnferomonojn produktitajn de specialaj glandoj. Per frotado kontraŭ arboj aŭ rokoj, la bestoj lasas odorajn aŭ vidajn markojn kiuj kontribuas al markado de la teritorio. Foje la Aranĝadon oni faras en grupo kiel ĉe la Murhirundo.

Plejparto de plenkreskaj insektoj purigas regule sian korpon kaj ĉefe siajn antenojn.

La marmamuloj frotiĝas kontraŭ faldaj surfacoj aŭ sur la fondo por puriĝi.

Parazitoj redakti

Purigistoj redakti

Ĉe birdoj redakti

La Aranĝado estas la agado por komforto plej ŝatata de birdoj. Tiuj purigas siajn krurojn, frotas sian bekon (kaj akrigas ĝin foje) aŭ kombas kaj reorganizas siajn plumojn (Plumaranĝado). Tio estas ankaŭ socia agado. Kelkaj specioj scias laviĝi per io krom akvo kiaj la paserinoj kiuj faras «banojn» per fumo ĉe domkamenoj. Oni povas observi kelkajn metodojn:

  • Bano en akvo
  • Bano de polvo kaj de aliaj substancoj
  • Kombado de plumoj por realĝustigo
  • Briligo kaj akvimunigo
  • Frotado aŭ polvigo de lanugo
  • Sekado kaj sunbanado

Vidu ankaŭ redakti