Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri parto de la korpo de homo aŭ aliaj bestoj . Por aliaj signifoj vidu la artikolon Membro.

En anatomio, membro estas movebla elstaraĵo de la korpo de homo kaj de aliaj bestoj.

Skeletoj de membroj de diversaj vertebruloj
Piedo de insekto

Laŭ specioj, membroj havas specifajn nomojn.

  • Ĉe la homo:
    • La du malsupraj membroj, kruroj, ligiĝas al la malsupra parto de la trunko per artikoj ĉe la koksoj.
    • La du supraj membroj, brakoj, havas ligan artikon ĉe la supra parto de la trunko en la ŝultroj .

Ĉe la viro aŭ aliaj virbestoj, la peniso estas ankaŭ nomata seksa membro.