Memel-regiono (germane Memelland, litove Klaipėdos kraštas) estis nomo de la pleja nordo de iama Orienta Prusio inter la du mondmilitoj, pli frue parto de Eta Litovio. Ĝi situis norde de rivero Nemunas kaj estis de 1920 ĝis 1923 sub franca administrado, poste Litovio aneksis ĝin tiujare. Ĝia ĉefurbo estis Klaipėda. En la germana lingvo kaj la urbo Klaipėda kaj la rivero nomiĝis Memel.

Memel-regiono
Regiono
Flago
regiono • eksa administra teritoria unuo [+]

LandoLitovio

- koordinatoj55° 27′ 0″ N, 21° 24′ 0″ O (mapo)55.4521.4Koordinatoj: 55° 27′ 0″ N, 21° 24′ 0″ O (mapo)
Areo2 800 km² (280 000 ha) [+]


Memel-regiono (Litovio)
Memel-regiono (Litovio)
DEC
Memel-regiono
Memel-regiono

Map
Memel-regiono
Vikimedia Komunejo:  Memelland [+]
vdr

La Memel-regiono longis 140 km kaj larĝis ĝis 20 km, kaj havis en 1939 ĉ. 145 000 loĝantojn. Tiam la urbo Memel havis 40 000 loĝantojn, aliaj pli grandaj komunumoj estis Heydekrug (nun nomata Šilutė) kun 5 000 kaj Pogegen (nun nomata Pagėgiai) kun 2 800 loĝantoj.

La areon posedis ekde la 13-a jarcento la Grandduklando Litovio, kaj ekde la 15-a jarcento Prusio; kune kun Prusio ĝi dum 1871 iĝis parto de la Germana Regno. Dum transira periodo post la Unua Mondmilito, aneksis la regionon en 1923 Litovio. Nazia Germanio aneksis ĝin en 1939, la Ruĝa Armeo okupis ĝin en 1944 kaj donis al la Litova Soveta Socialista Respubliko. En Litovio ĝia teritorio pli-malpli koincidas kun la nuna distrikto Klaipėda, kun iom la plej sudaj partoj de la najbara distrikto Tauragė.