Memgolo

golo farita kontraŭ sia teamo


Memgolo estas incidento en futbalo, manpilko kaj aliaj pilkludoj kaj signifas golon ĵetitan en la propran golejon. Do tio estas malfavoro por la propra teamo de la ludanto, ĉar tiuokaze la kontraŭa teamo ricevas la poenton. Plej ofte memgolo estas neintenca, tamen foje ĝi povas esti intenca se prezentiĝas specialaj motivoj ĉe la ludanto.

Murdo pro memgolo redakti

La verŝajne plej famaĉa memgolo okazis en jaro 1994 en FIFA World Cup Futbala Mondpokalo dum la ludo Kolumbilando kontraŭ Usono. La ludanto Andrés Escobar de la Kolumbilanda teamo neintence enpafis memgolon, kio siavice kaŭzis ke Kolumbilando malgajnis la matĉon kaj sekve devis foriri de la pokalludado. Je unu semajno poste Andrés Escobar estis murdita, laŭreporte ĉar iu vetis je la rezulto de la malfeliĉa matĉo.

Figura signifo redakti

En alia figura senco de la vorto, memgolo signifas agadon, eldiron, damaĝan por la aganto, parolanto mem.

Rekordoj redakti

Germana Futbal-Bundesligo redakti

  • Du memgoloj en unu ludo: Dieter Bast, Dieter Pulter, Gerd Zimmermann, Per Roentved kaj Nikolce Noveski