Memoirs of a Geisha (filmo)

Memoirs of a Geisha ("Memoraĵoj de Gejŝo") estas usona filmo de Rob Marshall, aperinta en 2005. Ĝi estas adaptita de la usona romano Geisha de Arthur Golden.

Memoirs of a Geisha
filmo
Originala titolo Memoirs of a Geisha
Originala lingvo angla lingvo • japana lingvo
Kina aperdato 29 nov. 2005, 19 jan. 2006, 9 dec. 2005, 10 dec. 2005, 16 dec. 2005, 2005
Ĝenro filma dramo, amafera filmo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Dion Beebe
Reĝisoro(j) Rob Marshall
Produktisto(j) Steven Spielberg • Gary Barber • Roger Birnbaum • Douglas Wick • Lucy Fisher
Scenaro Robin Swicord • Arthur Golden • Doug Wright • Akiva Goldsman • Ronald Bass
Filmita en San-Francisko • Japanio
Loko de rakonto Kioto
Muziko de John Williams
Rolantoj Zhang Ziyi • Ken Watanabe • Kōji Yakusho • Suzuka Ohgo • Gong Li • Michelle Yeoh • Kaori Momoi • Tsai Chin • Cary-Hiroyuki Tagawa • Ted Levine • Paul Adelstein • Karl Yune • Nobu Matsuhisa • Mako Iwamatsu • Randall Duk Kim • Samantha Futerman • Togo Igawa • Youki Kudoh • Elizabeth Sung • Eugenia Yuan • Kenneth Tsang • Navia Nguyen • Zoe Weizenbaum • Yōko Narahashi • Diane Mizota • Takayo Fischer • Shizuko Hoshi • Tohoru Masamune • Minae Noji • Masakazu Yoshizawa • Julia Ling • Cathy Shim • Sophie Oda
Produktinta firmao Spyglass Media Group 
Amblin Entertainment 
Red Wagon Entertainment
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio • Akademia Premio por la Plej Bona Konstumfasonado • Akademia Premio por la Plej Bona Ensceniga Fasonado • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Rakonto redakti

Juna kamparanino, Chiyo, kaj ŝia fratino, Satsu, estas venditaj de sia patro al estrino de gejŝo-domo (okiya). Ambaŭ fratinoj estas apartigitaj kaj Chiyo alfrontas la severecon de la domestrino kaj la malfacilaĵojn de la vivo de estonta gejŝo. Ŝi ankaŭ devas alfronti la ĵaluzan sintenon de Hatsumomo, stela gejŝo de la domo, kiu per ruzaĵo sukcesas subigi ŝin al rango de servistino.

Chiyo perdis ĉian esperon en la estonteco, kiam, dum hazarda renkonto, ŝi estas logita de la bonkoreco de viro, prezidento de elektra firmao, al kiu ŝi enamiĝas. Ŝi tiam decidas fari ĉion por altiri lian atenton. Tute oportune, alia gejŝo, Mameha, prenas ŝin sub sia protekto por instrui al ŝi la rudimentojn de la metio. Dank'al Mameha kaj al sia determino, ŝi baldaŭ fariĝas fama kaj admirata gejŝo sub nova nomo Sayuri.

Tamen la sukceso ne proksimigas ŝin al tiu, kiun ŝi sekrete amas, ĉar gejŝo ne plu rajtas ami. Cetere, Nobu, la intima amiko de la prezidento, interesiĝas al Sayuri kaj intermetiĝas inter ili. Necesos, ke alvenu la japana malvenko en la dua mondmilito, signante la finon de jarcentaj tradicioj, por ke Sayuri kaj la prezidento povu finfine kuniĝi.

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Internaj ligiloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti