Memorare (Memoru) estas katolika preĝo al la Feliĉega Virgulino Maria. Memorare, el la latina "Memoras", estas ofte mise atribuita al la cistercia monaĥo de la 12-a jarcento, Bernardo de Clairvaux, certe pro konfuzo kun la populara frato Klaŭdio Bernardo de la 17-a jarcento, kiuj deklaris ke li lernis ĝin de sia propra patro. Ĝi unue prezentiĝas kiel parto de pli longa preĝo el la 15-a jarcento, "Ad sanctitatis tuae pedes, dulcissima Virgo Maria"

Refugium Peccatorum ekzemplo de romkatolika maria arto

La moderna versio estas prenita de indulgoj de Pio la 9-a en 1846,

MEMORARE, O piissima Virgo Maria,
non esse auditum a saeculo, quemquam ad tua currentem praesidia,
tua implorantem aŭilia, tua petentem suffragia,
esse derelictum.
Ego tali animatus confidentia,
ad te, Virgo Virginum, Mater, curro,
ad te venio, coram te gemens peccator assisto.
Noli, Mater Verbi,
verba mea despicere;
sed audi propitia et exaudi.
Amen.

En esperanta traduko:

Memoru, ho plej Gracia Virgulino Maria,
neniam estis konata ke iu ajn kiu fuĝis al via protekto,
petegis vian helpon aŭ serĉis vian propeton,
estis forlasita senhelpa.
Inspirite de tiu fido,
mi flugas al Vi, Ho Virgulino de virgulinoj, mia patrino;
al Vi mi venas, antaŭ vi mi surgenuiĝas, peka kaj trista.
Ho Patrino de la Vorto Enkorpa,
malestimu ne miajn peticiojn,
sed en via mildeco, aŭdu kaj respondu min.
Amen.