Mentoro (mitologio)

Mentoro estas rolulo en Odiseado (eposo de Homero, malnova helena verkisto).

Mentoro
rolulo de helena mitologio
Verko Odiseado
Informoj
Sekso vira
Okupo verkisto
Patro Alkimos
vdr

En Odiseado, Mentoro estas amiko de Odiseo kaj protektanto de ties filo Telemako. Post kiam Odiseo veturis al Trojo por partopreni la Trojan militon, de tempo al tempo la diino Ateno personiĝas kiel Mentoro por helpi Telemakon. Tiel Mentoro en la eposo havas kaj virajn kaj inajn ecojn, kio indikas intensan kaj multtavolan rilaton inter li kaj lia protektato.

Tiu vorto estas nun aplikata al pli saĝa konsilanto kaj gvidanto de junulo.

En Spiritismo, oni nomas "mentoro" gvidantajn kaj konsilantajn spiritojn de iu homo aŭ spiritisma grupo, templo, nacio, ktp.

Vidu ankaŭ redakti