Menuo (komputilo)

elemento de grafika uzantinterfaco
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Menuo

Menuo estas ordona elemento en uzant-interfacoj, ekzemple de komputilo. Ĝi konsistas el listo de elekteblaj sub-elementoj. Oni elektas ilin per musklako, ekrantuŝo, tajpado de numero aŭ litero, elparolado de numero (ĉe telefono) aŭ io simila.

Komanda menuo de Ubuntu 9.04

Kontraste al elektaj elementoj, ekzemple listoj, la elekto de menuero kutime tuj ekigas certan operacion. Escepto estas menueroj, kiuj baskuligas inter du valoroj de certa agordo.

Menuo povas esti hierarkia; tio signifas, ke la elementoj de menuo povas esti aliaj menuoj. En grafikaj uzantinterfacoj tiaj sub-menuoj ofte disfaldiĝas apud la super-menuo; alikaze ili ofte anstataŭas ĝin.

Komputilaj programoj ofte proponas al uzanto kuntekstajn menuojn; tio signifas, ke la operacioj de menuo rilatas speciale al elektita objekto. En grafikaj uzantinterfacoj tiajn menuojn ofte aktivigas certa klavo de muso, puŝata sur la koncerna objekto. Ne-kunteksta menuo ofte troviĝas ĉe la supra rando de fenestro aŭ ekrano.

Telefonaj menuoj redakti

Ĉar telefona uzantinterfaco estas aŭda, aŭtomataj respondiloj de telefonaj servoj ofte voĉe listigas la eblajn komandojn, ligante ilin al numero (ekz.: "Se vi deziras scii la staton de via konto, elektu 4"). La kliento povas tiam diri la numeron aŭ, se li havas klavan telefonon, puŝi la respondan klavon. Ankaŭ tie eblas hierarkiaj sub-menuoj; kutime estas eblo por reiri al la super ŝtupo.

Etimologio redakti

Tiu ĉi signifo de la vorto menuo aldoniĝis el la angla lingvo, kie la vorto menu signifas ne nur "menuo", sed ankaŭ "menukarto". Ĉar en interfaca menuo oni elektas simile kiel en menukarto, la angla vorto povis akiri la aldonan signifon. Aliaj lingvoj, ankaŭ Esperanto, transprenis ĝin, kvankam en ili "menuo" ne signifas "menukarto"; la esperanta radiko "menu-" do fariĝis homonima.

Vidu ankaŭ redakti