La Merida troglodito (Cistothorus meridae) estas tre malgranda birdo de la familio de Trogloditedoj en Ameriko. Ĝi estas endemia de Venezuelo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Merida troglodito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Cistothorus
Specio: C. meridae
Cistothorus meridae
(Hellmayr, 1907)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Plenkreskuloj (nur 10 cm longa) havas brunajn suprajn partojn kun helbrunaj brusto kaj flankoj striitaj kaj blankaj gorĝo kaj ventro. La dorso estas nigra (malkutime ĉe trogloditedoj) kun blankaj strioj kiuj atingas la malsupran dorson kaj la pugon. Ili havas malhelan (brunnigra) kronon striita je nigro (ankaŭ malkutime ĉe trogloditedoj) kun larĝa blanka linio superokula (pli larĝa malantaŭ la okulo) kaj mallonga maldika beko. La flugilplumoj kaj la mallonga vosto (kutime levata) estas malhele striitaj.

La kanto estas tre varia. Temas pri altatonaj notoj trilaj kiujn ili miksas kun pli raŭkaj notoj iom plendecaj. La kanto de du populacioj de tiu specio estas tre diferenca, kvankam la loko ne estas distaj pli da 6 km. Kiel ĉe la Marĉotroglodito kaj la Mallongbeka cistotoro, la maskloj posedas ege riĉan kantaron, kvankam tiu de la Merida troglodito estas ne tiom riĉa (nur 25 kantoj ĉe 200 de la okcidentaj populacioj de la Marĉotroglodito).

Habitato redakti

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj herbejoj de alta altitudo. Ili loĝas ĉe la zonoj de humidejoj de altebenaĵo, ekosistemo komponita de bromeliaceoj teraj kaj arbustoj kiu disvolviĝas je altitudoj inter 3100 kaj 4000 m de altitudo super marnivelo. Ili okupas areon de distribuado geografie tre malgranda, 160 km longa kaj 40 km larĝa, en la provincoj de Merida kaj Trujillo, nordokcidente de Venezuelo.

Kutimaro redakti

Estas tipa de la genro Cistothorus. Ili moviĝas aktive en malalta vegetaĵaro, sed ili ne estas specife timidaj. Ĝi levas ofte la voston sur sia dorso, ĝis kiam ĝi tuŝas preskaŭ sian kapon. Por sia agado ŝajne ĝi bezonas grandan teritorion. La kutima kanto ŝajnas pli proksima de tiu de monogama specio ol de tiu kiu praktikas la poligamion. Kiel ĉe la Marĉotroglodito, ankaŭ tiu ĉi detruas ovojn de aliaj specioj kiuj estas en sia teritorio. Ili manĝas senvertebrulojn.

Reproduktado redakti

Oni scias malmulte pri tio. Oni trovis nombrajn nestojn kiuj uzitas kiel dormejoj en la regiono de Mérida maje kaj junie 1997. Temas pri strukturoj kupolformaj kun flanka enirejo. La konstruaĵo estas farita el longaj herberoj interplektitaj kun internaj fibroj de espeletia. Unu de la nestoj estis precize en arbusto de espeletia, je 50 cm supergrunde, la aliaj en kanejoj. Ĝis 3 birdoj povus tie ripozi. Oni ne scias ĉu tiuj ripozejoj estas ankaŭ reproduktejoj.

Referencoj redakti