Merkado la azenpelisto

Merkado la azenpelisto (hebree: מרקדו החמר) estas romano de Naum Jeruŝalmi (נחום ירושלמי), kiun el la moderna hebrea tradukis Levi Wiener (Leono Vienano). La 104-paĝa libro aperis en 1933. Scenejo en Palestino, rakonto el la vivo de sefaradaj judoj en Ĥebrono, tempo: la unua mondmilito, rakonto: interesa, lingvo: facila.

Merkado la azenpelisto
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Recenzoj redakti

 
 Historio, kie la kredoj, la familiaj praaj tradicioj, eĉ la superstiĉo ludas gravan rolon, dum ankaŭ intervenas epizodoj de la granda milito en Palestino. Tre agrabla legaĵo. (G. S. E, 1933 p. 168) 
 
 La tradukinto deziras komenci per ĉi tiu traduko la eldonadon de verkoj el la hebrea literaturo. Bela eksteraĵo, bonaj preso kaj papero 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.101 (okt 1933)
 
 Laŭ la antaŭparolo de la tradukinto, tiu estas la unua romano Esperante tradukitan el la moderna hebrea literaturo. La libro enhavas dediĉoportantan portreton kaj aŭtobiografion de la aŭtoro. La legado de la verko estas interesa, la traduko bona. 
— Belga esperantisto n199 (jan-feb 1933)