La Merkus-pino (Pinus merkusii), estas pino apartenanta al la Malesia regiono de Sudorienta Azio, plejparte en Indonezio en la montoj de pli norda Sumatro, kaj kun du malproksimaj populacioj en centra Sumatro sur Kerenci-Monto kaj Talang-Monto, kaj en Filipinoj en Mindoro kaj en Zambales-Montoj en okcidenta Luzono. La populacio en centra Sumatro, inter 1° 40' kaj 2° 06' S latitudo, estas la nura natura okazo de iu membro de la pinacoj sude de la ekvatoro. Ĝi ĝenerale troviĝas ĉe moderaj altitudoj, plejparte de 400-1 500 metroj, sed foje tiel malalte kiel 90 metroj kaj ĝis 2 000 metroj. La specionomo referencas al Hendrik Merkus de Kock, nederlanda generalo kaj politikisto el la 19-a jarcento.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Merkus-pino
Merkus-pino apud Lago Toba, Sumatro.
Merkus-pino apud Lago Toba, Sumatro.
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Subgenro: Pinus
Pinus merkusii
Jungh. & de Vriese
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La Merkus-pino estas mezgranda al granda arbo, atingante altecon de 25-45 metroj kaj trunkodiametron de ĝis 1 metro. La arboŝelo estas oranĝruĝa, dika kaj profunde sulkigita ĉe la bazo de la trunko, kaj maldika kaj skvameca en la supra krono. La folioj ("pingloj") estas duopaj, tre sveltaj, 15–20 cm longaj kaj malpli ol 1 mm dikaj, verdaj ĝis flavece verdaj.

La strobiloj estas mallarĝe konusformaj, longas 5–8 cm kaj larĝas 2 cm ĉe en la bazo se fermite, verdaj komence, maturiĝantaj brile ruĝbrune. Ili malfermiĝas al larĝeco de 4–5 cm por liberigi la semojn. Tiuj ĉi longas 5–6 mm, havas flugilon de 15–20 mm, kaj estas vente dissemitaj.

Parencaj specioj redakti

Tiu orientalisa pino estas proksime parenca al tenaserima pino kiu vegetas pli norde en Sudorienta Azio ekde Birmo al Vjetnamujo; iuj botanikistoj traktas la du kiel la saman specion (sub la nomo Pinus merkusii, kiu estis priskribita unue), sed tenaserima pino diferencas por havi pli longajn (18–27 cm) kaj pli fortajn (pli ol 1 mm dikajn) foliojn kaj pli grandajn strobilojn; la strobiloj ofte restas fermaj dum iom da tempo post matureco. La Merkus-pino ankaŭ estas parenca al la grupo de mediteraneaj pinoj inkluzive de la halepa pino kaj la malgrandazia pino, kiuj samhavas multajn ecojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti