Meronpano

japana bulko

Meronpano (メロンパン laŭvorte Melonpano), estas dolĉa pano karaktera de la japana kuirarto, nome de bakado. Ĝi estas konata ankaŭ kiel melonpano. En japana la melono, estas skribita en rōmaji "meron" (メロン).

Meronpano estas dolĉa pano tipa en Japanio.

La melonpano estas populara ankaŭ en Ĉinio kaj Tajvano. Ĝi estas mola, rondoforma kaj normale kovrita per krakanta ŝirmo; ties aspekto estas simila al tiu de melono, de tie venas la nomo. La meronpano havas similaĵon Pineapple bun (ananaspano) en Hongkongo, kiu estas tre simila kaj en la concha (konko) aŭ volcán (vulkano) de la meksika bakado.

Foje en Japanio oni uzas esencon de melono por plifortigi ties aromon, sed estas variaĵoj kun gusto je ĉokolado, bombono kaj aliaj, aŭ ili povas esti farĉitaj je kremo kun diversaj gustoj.