Merv (perse: مرو), oazo-urbo kiu estis tre grava en Centrazio ĉe la historia Silka vojo kaj kies ruinoj situas hodiaŭ proksime de Mary en Turkmenio.

Merv
arkeologia loko • antikva urbo [+]

Koordinatoj37° 39′ 46″ N, 62° 11′ 33″ O (mapo)37.66277777777862.1925Koordinatoj: 37° 39′ 46″ N, 62° 11′ 33″ O (mapo)
Areo3,53 km² (353,24 ha) [+]

Merv (Turkmenio)
Merv (Turkmenio)
DEC
Map
Merv
Vikimedia Komunejo:  Merv [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Aera vidaĵo
Lando  Turkmenio
Tipo kultura
Kriterioj ii, iii
Fonto 886
Regiono** Azio
Geografia situo 37° 39′ 51″ N, 62° 11′ 5″ O (mapo)37.66416666666762.184722222222
Registra historio
Registrado 1999  (n.k. sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Merv ne ĉiam troviĝis en dezerto. En la unua jarcento post K.E la regiono estis unu el la plej fertilaj de Azio[1]. En la 13-a jarcento Merv estis unu el la plej riĉaj urboj kaj plej gravaj sciencaj centroj en la islama mondo: ĝi havis palacojn, 12 bibliotekojn kaj astronomiejon[2]. Pluraj strategiaj urboj ekzistis en tiu loko, kio estis tre grava por la kultura kaj politika interŝanĝo en tiu strategia loko. Pro la situo la urbo rapide fariĝis kultura fandujo kie judoj, budhistoj kaj nestorianaj kristanoj kunvivis[2].

Kun pli ol ducent mil loĝantoj Merv estis en 12-a jarcento por mallonga tempo la plej loĝata urbo de la mondo.

Monda heredaĵo de Unesko redakti

La loko estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en la jaro 1999, nomante ĝin Nacia Historia kaj Kultura Parko de la Antikva Merv.

Referencoj redakti

  1. Plenius la malnova, romia historiisto.
  2. 2,0 2,1 (franca) "Soviétistan, un voyage en Asie centrale" (Sovetejo, vojaĝo en centra Azio), Erika Fatland (tradukita el la norvega fare de Alex Fouillet, Gaïa, 512 paĝoj, 2016. Alillingvaj eldonrajtoj por Sovetejo-vojaĝo en centra Azio : Danio (Informations Forlag), Estonio (Tänapäev), Finnlando (Siltala Publishers), Francio (Gaïa Editions), Germanio (Suhrkamp Verlag), Barato (hindia kaj bengala lingvoj, Sampark), Italio (Marsilio), Nederlando (De Geus), Pollando (Foksal), Rusio (Ripol Classic Publishing Group), Svedio (Leopard Förlag)

Vidu ankaŭ redakti