Merzalben

komunumo en Rejnlando-Palatinato, Germanio

Merzalben estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Südwestpfalz de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1 202 loĝantojn.

Merzalben
Blazono
Merzalben (Germanio)
Merzalben (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Südwestpfalz
Komunumaro Verbandsgemeinde Rodalben
Urborajtoj Setleja komunumo (Ortsgemeinde)
Telefona antaŭkodo 06395
Poŝtkodo 66978
Aŭtomobila kodo PS
Oficiala Municipokodo 07340031
Politiko
Komunumestro Benno Schwarz
Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister
Adreso de la administrejo Am Rathaus 9
66976 Rodalben
Demografio
Loĝantaro 1202 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 15′ N, 7° 44′ O (mapo)49.2444444444447.7305555555556Koordinatoj: 49° 15′ N, 7° 44′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 281 m
Areo 30,01 km²
Oficiala retejo http://www.merzalben.de
vdr
centra parto de la burgo Gräfenstein kun ĉefpordego

La burgo Gräfenstein estas la ruino de rokburgo ĉirkaŭ du kilometrojn oriente de la vilaĝo Merzalben. La burgo situas en la Palatinata Arbaro kaj havas la kromnomon kastelo de Merzalben. Ĝi staras sur 12 m alta rokplataĵo sur alteco de 447 m super marnivelo.

La monto Weißenberg (tradukita „blanka monto“) sur la teritorio de la komunumo Merzalben en la im Rejnlando-Palatinata distrikto Südwestpfalz estas 609,9 m alta monto de la Palatinata Arbaro. Ĝi havas de sudo al nordo etendiĝantan selforman pinton, kiu havas distancon de 280 m unu al la alia. La monto konsistas el sabloŝtono. Sur la pinto troviĝas la 35 m alta Luitpoldturm, de kiu oni havas vastan elrigardon trans la tuta Palatinata Arbaro kaj trans ĝi al la Hunsrück, Donnersberg, Taunus, Odenwald, Nigra Arbaro kaj la Vogezoj.