MesianismoMesiismo estas kredo en la alveno—aŭ reveno—de dia liberiganto, Mesio [mashiah en la hebrea lingvo, christós en la greka ], kun povo forigi la maljustaĵojn suferitajn de difinita grupo. Ĝi ĝenerale havas konektojn kun ideoj pri utopioj, alportitaj de eksteraj instancoj, ne ĉiam kun apogo de la propra grupo.

La pli konata mesianismo havas judan originan, kaj estis grava en la naskiĝo de kristanismo. Aliaj religioj havas mesiecajn karakterojn, adaptitaj al propraj trajtoj.

Origino de Mesianismo redakti

La profeto Jesaja estis la unua kiu proklamis la alvenon de Mesio, eble derivita de lia kono pri tiu ideo inter la zoroastra religio en malnova Persio.

Religiaj mesianismoj redakti

Judismo redakti

Klasika Judismo esperas je la alveno de Mesio, laŭ la diro de la profetoj. Dum la historio de judismo, diversaj homoj sin deklaris Mesio, kaj kelkfoje sukcesis arigi ĉirkaŭ si gravan movadon, foje kun sociaj trajtoj.

Kristanismo redakti

La vorto mem kristano, derivas el Kristo, tio estas, Mesio. La kristanoj pensas ke Jesuo estas la Mesio profetita de la judaj profetoj. Diversaj grupoj de kristanismo montras ankoraŭ trajtojn de klasika mesianismo, esperanta la baldaŭan duan alvenon de Kristo (vidu: Adventismo).

Islamo redakti

En Islama mesianismo, Jesuo de Nazareto estas konsiderata profeto kaj la vera Mesio.

Vidu ankaŭ la figuron de la Mahdi en diversaj islamaj tradicioj.

Universala Mesianismo redakti

Mesianismo ekzistas ankaŭ en Bahaismo kaj en diversaj noveraaj movadoj.

Vidu ankaŭ:

Mesiecaj sociaj movadoj redakti

Israelo redakti

Vidu: Cionismo

Pollando redakti

Vidu apartan artikolon: Pola mesianismo

Portugalio redakti

Vidu: Sebastianismo

Brazilo redakti

En la historio de Brazilo, la vorto mesianismo estas uzata por nomi la sociajn movadojn en kiuj milojn da loĝantoj de la sertono (internaj malriĉaj regionoj) sekvis gvidantojn kun forta religia karaktero.