Meso n-ro 1 F-maĵora (Schubert)

Meso n-ro 1 en F-maĵoro D 105 estas meskomponaĵo por solkantistoj, ĥoro kaj orkestro de Franz Schubert el la jaro 1814.

La verko redakti

 
Franz Schubert, litografio de C. Helfert laŭ Josef Kriehuber, (postmorta)

La meso en F-maĵoro estas la unua verko publike prezentita de Schubert. Je la unua prezentado la 25-an de septembro 1814 okaze de la centjara jubileo de la paroĥopreĝejo je Lichtental lia pli aĝa frato Ferdinand ludis la orgenon, Franz Schubert mem direktis, kaj Joseph Mayseder, koncertmajstro de la orkestro de la viena kortegomuzikistaro muzikis ĉe la unua pupitro violonon. Amikino de Schubert, Therese Grob, kiu ankaŭ kunmuzikis la unuajn prezentadojn de la mesoj en G-, B- kaj C-maĵoro, kantis la sopransolaĵon. Post la prezentado Antonio Salieri laŭdire brakumis sian lernanton kun la vortoj: "Franz, vi estas mia lernanto, kiu faros al mi ankoraŭ multan honoron." Nur dek tagojn poste, la 4-an de oktobro 1814 (nomfesto de Sankta Francisko), eksonis la meso en la viena Aŭgustena Preĝejo. Por prezentado printempon de 1815 Schubert komponis por alternativa “Dona nobis pacem” (D 185) novan fugon. Ĉi tiu tamen ne plu rilatas al la Kryrie-movimento de la unua versio. Kiel en ĉiuj el liaj meskomponaĵoj li preterlasis la frazon „Et unam sanctam catholicam et apostolicam ecclesiam“ (eo: „[Mi kredas] je la unueca sankta katolikaj kaj apostola eklezio“).

Literaturo redakti

  • Hans Jaskulsky: Die lateinischen Messen Franz Schuberts. Schott, Majenco 1986, ISBN 3-7957-1784-1.
  • Erich Benedikt: Notizen zu Schuberts Messen. Mit neuem Uraufführungsdatum der Messe in F-Dur. En: Österreichische Musikzeitschrift Jarkolekto 52 (1997), kajero 1–2, p. 64.

Eksteraj ligiloj redakti