Meso n-ro 2 G-maĵora (Schubert)

Meso n-ro 2 en G-maĵoro D 167 estas meskomponaĵo por solkantistoj, ĥoro kaj orkestro de Franz Schubert el la jaro 1815.

Ekesto kaj historio redakti

 
Franz Schubert, litografio de C. Helfert laŭ Josef Kriehuber, (postmorta)

Laŭ noto en la partituro-memskribaĵo la ĵus 18-jara Schubert komponis la meson en malpli ol semajno, ekde la 2-a ĝis 7-a de marto 1815. Ĉar li pro tio interrompis la verkadon pri sia 2-a simfonio, oni rajtas supozi, ke Schubert ricevis mendon por komponado de la meso. En la unua versio li planis por la orkestro nur malgrandan instrumentistaron (2 violonojn kaj kontinuan bason, ampleksitajn per vjolo). Supozeble Schubert mem direktis la unuan prezentadon de la verko tiuforme en 1815 je la paroĥopreĝejo de Lichtental.

Je ne klare difinita pli malfrua tempo Schubert pliampleksigis la instrumentadon de la verko per trumpetoj kaj timbaloj. Ĉar Eusebius Mandyczewski, eldonisto de la verko kadre de la malnova eldono de la verkaro de Schubert (1887), rigardis ĉi tiujn ampleksigojn kiel falsaĵojn, li enprenis en la eldonon nur la unuan version, kio restis decida por la kompreno de la meso dum la venontaj jardekoj. Nur en la 1980-aj jaroj oni retrovis la originalan voĉaron el la plumo de Franz Schubert kun la instrumentaj pliampleksigoj en Klosterneuburg, kie estis okazinta la 11-an de julio 1841 la unua dokumentebla prezentado de ĉi tiu versio.

La unua presado de la meso okazis en 1846, tamen false sub la nomo de la iama muzikestro de la praga katedralo Robert Führer, kiu mallonge antaŭe estis perdinta sian postenon pro trompo kaj poste pro diversaj krimetoj eniris malliberejon. La frato de Schubert Ferdinand postulis tial en 1847 per gazetartikolo la reĝustigon, kiu okazis je la sekva eldono de la presaĵo.

Ferdinand Schubert ampleksigis en 1847 siaflanke la instrumentadon de la meso per hobojoj (aŭ klarnetoj) kaj fagotoj.

Strukturo redakti

  • Kyrie (soprano sola, ĥoro – G-maĵoro)
  • Gloria (soprano kaj baso solaj, ĥoro – D-maĵoro)
  • Credo (ĥoro – G-maĵoro)
  • Sanctus (ĥoro – D-maĵoro)
  • Benedictus (soprano, tenoro kaj baso solaj, ĥoro – G- maĵoro modulas al D-maĵoro)
  • Agnus Dei (soprano kaj baso solaj, ĥoro – e-minoro modulas al G-maĵoro)

La prezentado daŭras proksimume 25 minutojn.

Muzikensemblo redakti

Priskribo de la verko redakti

La meso estas plejparte homofonie kaj kantece komponita kaj per tio orientita je la eblecoj de pli malgranda paroĥo. Nur la Benedictus estas strukturita kiel trivoĉa kanono, kaj la partoj Osanna de Sanctus kaj Benedictus estas komponitaj kiel fugatoj.

Kiel en ĉiuj siaj latinaj meskomponaĵoj Schubert preterlasis en la Credo la frazon Et unam sanctam catholicam et apostolicam ecclesiam ([Mi kredas je] la unueca sankta katolika kaj apostola eklezio), samkiel en ĉi tiu verko ankaŭ la frazon Et expecto resurrectionem mortuorum (Kaj mi atendas la releviĝon de la mortintoj), per kio li esprimas tutpersonajn rezervojn kontraŭ certaj ĉefaj katolikaj-kristanaj dogmoj.

La meso en G-maĵoro apartenas nun al la plej ofte prezentataj eklezimuzikaj verkoj de Franz Schubert.

Aŭdspecimenoj redakti

Sonregistraĵoj de MIT Concert Choir, ĥorestro: William Cutter (2000)

Kyrie
Gloria
Credo
Sanctus
Benedictus
Agnus Dei

Literaturo redakti

Notaj eldonoj redakti

  • Franz Beyer (eldonisto): Franz Schubert. Messe G-Dur für Soli, Chor, Orchester und Orgel D 167. Pianopartituro. Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1995, Edonejo Breitkopf 8611.
  • Bernhard Paul, Willi Schulze (eldonisto): Franz Schubert. Messe in G. Carus, Stutgarto 1995, ISMN M-007-07519-4.

Duagrada literaturo redakti

  • Hans Jaskulsky: Die lateinischen Messen Franz Schuberts. Schott, Majenco 1986, ISBN 3-7957-1784-1.
  • Michael Kube: "Messe Nr. 2 G-Dur D 167." En: Hans Gebhard (eldonisto): Harenberg Chormusikführer. Harenberg, Dortmund 1999, p. 781, ISBN 3-611-00817-6.

Eksteraj ligiloj redakti