Meso n-ro 4 C-maĵora (Schubert)

Meso n-ro 4 en C-maĵoro D 452 estas meskomponaĵo por solkantistoj, ĥoro kaj orkestro de Franz Schubert el la jaro 1816.

La verko redakti

 
Franz Schubert, litografio de C. Helfert laŭ Josef Kriehuber, (postmorta)

La unua prezentado de la meso okazus fine de 1816 en la Paroĥopreĝejo Lichtental, la solosopranon kantis Therese Grob, amikino el la junaĝo de Schubert. Alia prezentado dum la vivotempo de la komponisto estas pruvita por la malfrua somero de 1925 post publikigo de la voĉnotoj, kion raportis Ignaz Franz Castelli al Dresdeno:

En la paroĥopreĝejo je St. Ulrich ĉe la tiel nomata Placeto estis prezentata nova Missa solemnis [solena meso] el la plumo de nia ŝatata lido-komponisto Schubert okaze de la festo Naskiĝo de la Dipatrino kaj liveris la pruvon, ke la juna viro ankaŭ en la strikta eklezia kompozicio havas grandan lertecon. Ena valoro kaj efiko estas gravaj. --Ignaz Franz Castelli[1]

Literaturo redakti

  • Hans Jaskulsky: Die lateinischen Messen Franz Schuberts. Schott, Majenco 1986, ISBN 3-7957-1784-1.
  • Erich Benedikt: Notizen zu Schuberts Messen. Mit neuem Uraufführungsdatum der Messe in F-Dur, en: Österreichische Musikzeitschrift Jarkolekto 52 (1997), kajero 1-2, p. 64.

Referencoj redakti

  1. Franz Schubert. Dokumente 1817–1830 (Tutzing 1993) resp. Kommentarband (Tutzing 2003), dok. 348, 359.

Eksteraj ligiloj redakti