Meso n-ro 5 en A♭-maĵoro (Schubert)

Meso n-ro 5 en A♭-maĵoro D 678 estas meskomponaĵo por solkantistoj, ĥoro kaj orkestro de Franz Schubert el la jaroj 1815 resp. 1826.

Ekestohistorio redakti

 
Franz Schubert, litografio de C. Helfert laŭ Josef Kriehuber, (postmorta)

La unua versio de la meso ekestis inter 1819 kaj 1822, la dua versio inter 1825 kaj 1826. Male al la aliaj mesoj Schubert ne komponis la Missa solemnis (solenan meson) en A♭-maĵoro ne laŭ mendo aŭ pro certa festo, por kiu ĝi estus konceptita. Tio jam pruvas la tempo, kiun okupis la komponado: Neniu el liaj verkoj lin okupigis pli longe ol la meso en A♭-maĵoro, Schubert verkis kun interrompoj ekde novembro de 1819 ĝis decembro de 1822 pri ĉi tiu verko. Ferdinand Schubert prezentis la meson supozeble jam en 1822 aŭ 1823 en la Paroĥpreĝejo Altlerchenfeld je Vieno, kie li estis ĥorestro. Ĉi tiu unua prezentado tamen ne kontentigus lian fraton Franz.

Kiam li en 1826 intencis kandidatiĝi por la libera vicmuzikestra posteno ĉe Hofkapelle, li fundamente aliverkis la meson, plialtigante ekz. kelkajn pasaĵojn en la ĥorvoĉoj, subtenante ilin per instrumentoj, simpligante la akompanajn ludfigurojn de la arĉinstrumentaj voĉoj kaj komponante novan fugon por la fino de la Gloria.

Tiun ĉi duan version li transdonis al kortegomuzikestro Joseph Eybler – posteulo de Antonio Salieri – por prezentado en la viena kortegomuzikistaro. Ĉi tiu tamen resendis ĝin al li kun la vortoj „La meso estas bona, sed ne komponita en tiu stilo, kiun ŝatas la imperiestro”. Por lia moŝto tamen evidente ankaŭ la aliverkita versio estis tro longa kaj ankoraŭ tro malfacila. Unuopaj movimentoj eksonis nur denove en 1863 en la lepsika Gewandhaus kaj en 1874 en la Viena Muzikasocio sub direktado de Johannes Brahms. En 1875 aperis unua presita notoeldono.

Literaturo redakti

  • Hans Jaskulsky: Die lateinischen Messen Franz Schuberts. Schott, Majenco 1986, ISBN 3-7957-1784-1.

Eksteraj ligiloj redakti