Sankta Mesrop Maŝtoc (en la armena lingvo Մեսրոպ Մաշտոց) (36017-a de februaro 440) estis monaĥo, teologo kaj armena lingvisto. Li estas konata pro sia kreado de la armena alfabeto eble en la jaro 405 p.K., fundamenta paŝo por la plifortigo de la Armena Apostola Eklezio, la registaro de la Reĝlando Armenio, kaj laste la unuiĝo inter armenoj loĝantaj inter la Reĝlando Armenio, la Bizanca Imperio kaj Persio[1].

Sankta
Mesrop Maŝtoc
Persona informo
Մեսրոպ Մաշտոց
Naskiĝo 361/362
en Provinco Tarono, ĉe Lago Van, Reĝlando Armenio
Morto 17-an de februaro 440
en Armena Marzpano, urbo Vagarŝapato, entombigita en vilaĝo Oŝakan
Tombo Tomb of Mesrop Mashtots vd
Religio Armena Apostola Eklezio vd
Etno armenoj vd
Lingvoj armenagrekapersasiria vd
Ŝtataneco Reĝlando Armenio vd
Profesio
Okupo tradukistolingvisto • tradukisto de Biblio vd
Laborkampo lingvosciencotraduko vd
Sanktulo
Honorata en Armena Apostola Eklezio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Mesrop Maŝtoc kreante la armenan alfabeton, de Francesco Maggiotto (1750-1805).
 
Mesrop Maŝtoc, de venecia pentristo Giovanni Battista Tiepolo (1696-1770). Fresko ĉe Rezidejo de Würzburg en Bavario.
 
Ilustraĵo pri Maŝtoc en armena manuskripto el la 18a jarcento

Mesrop Maŝtoc naskiĝis en nobela familio ("el la domo de azat " laŭ Anania Ŝirakaci) en la setlejo Hacekac en Tarono (identigita kiel la vilaĝo Hacik en la Muŝ-ebenaĵo), kaj mortis en Eĉmiadzin. Li estis filo de viro nomata Vardan. Korjun, lia lernanto kaj disĉiplo, skribis, ke Maŝtoc (en lia verko li ne mencias la nomon Mesrop) ricevis bonan edukadon, kaj sperte regis la grekan kaj persan lingvojn. Pro lia pieco kaj klereco Mesrop estis nomumita sekretario de reĝo Ĥosrov la 4-a. Lia devo estis skribi per grekaj kaj persaj signoj la dekretojn kaj ediktojn de la suverenulo[2].

Forlasinte la kortegon por la servo de Dio, li alprenis sanktajn ordenojn kaj retiriĝis al monaĥejo kun kelkaj elektitaj kunuloj. Tie, diras Korjun, li praktikis grandajn severecajn vivmanierojn, eltenante malsaton kaj soifon, malvarmon kaj malriĉecon. Li vivis per legomoj, portis harĉemizon, dormis sur la tero, kaj ofte pasigis tutajn noktojn preĝante kaj studante la Sanktajn Skribojn. Ĉi tiun vivon li daŭrigis kelkajn jarojn[3].

Armenio, tiel longe la batalkampo de romianoj kaj la persoj, perdis sian sendependecon en 387, kaj estis dividita inter la Orientromia imperio kaj Irano, ĉirkaŭ kvar kvinonoj donitaj al ĉi-lasta. Okcidenta Armenio estis regita de bizancaj generaloj, dum armena reĝo regis, sed nur kiel feŭda senjoro, en Persa Armenio. La Armena Apostola Eklezio estis nature influita de ĉi tiuj perfortaj politikaj ŝanĝoj, kvankam la perdo de civila sendependeco kaj la dispartigo de la tero ne povis detrui ĝian organizon aŭ subigi ĝian spiriton. Persekutado nur rapidigis ĝin en pli grandan agadon, kaj havis la efikon proksimigi la pastraron, la nobelojn kaj la plebojn. La ĉefaj eventoj de ĉi tiu periodo estas la invento de la armena alfabeto, la revizio de la liturgio, la kreado de eklezia kaj nacia literaturo, kaj la alĝustigo de hierarkiaj rilatoj. Tri viroj estas elstare asociitaj kun ĉi tiu verko: Mesrop, Patriarko Isaak kaj Reĝo Vramŝapuh, kiuj sukcedis sian fraton Ĥosrov la 4-a en 389. En 394, kun la helpo kaj beno de la Katolikoso de Armenio, Sahak Partev, Mesrop ekiris por disvastigi sian kristanan mision. la vorto de Dio al popolo pagana aŭ duonpagana[4].

Mesrop, kiel notite, pasigis iom da tempo en monaĥejo preparanta sin por misia vivo. Kun la subteno de princo Ŝampit, li predikis la Evangelion en la distrikto Goghtn proksime al la rivero Aras, konvertante multajn herezulojn kaj paganojn. Tamen li spertis grandan malfacilecon instrui la homojn, ĉar la armenoj ne havis propran alfabeton, anstataŭ tio, ili uzis la grekan, persan kaj sirian alfabetojn, el kiuj neniu taŭgas por reprezenti la multajn kompleksajn sonojn de sia denaska lingvo. Denove, la Sanktaj Skriboj kaj la liturgio, skribitaj en siria lingvo, estis, plejparte, nekompreneblaj por la fideluloj. Tial la konstanta bezono de tradukistoj kaj interpretistoj klarigi la Biblion al la homoj[5].

Mesrop, deziranta solvi ĉi tiun staton, decidis inventi nacian alfabeton, en kiu entrepreno Sahak kaj Reĝo Vramŝapuh promesis helpi lin. Estas malfacile determini ĝuste kian parton Mesrop havis en la fiksado de la nova alfabeto. Laŭ liaj armenaj disĉiploj, li konsultis Danielon, episkopo de Mezopotamio, kaj Rufinon, monaĥo de Samosato, pri la afero. Kun ilia helpo kaj tiu de Sahak kaj la reĝo, li povis doni definitivan formon al la alfabeto, kiun li probable adaptis el la greka. Aliaj, kiel Lenormant, opinias, ke ĝi devenas de la avesta. La alfabeto de Mesrop konsistis el tridek ses literoj; du pliaj (longaj O kaj F) estis aldonitaj en la 12-a jarcento.

Mezepokaj armenaj fontoj ankaŭ asertas, ke Maŝtoc inventis la kartvelan kaj kaŭkaz-albanan alfabetojn ĉirkaŭ la sama tempo. Tamen plej multaj fakuloj ligas la kreadon de la kartvela skribo al la procezo de kristaniĝo de Iberio, kerna kartvela reĝlando de Kartli. La alfabeto tial estis plej verŝajne kreita inter la konvertiĝo de Iberio sub reĝo Mirian la 3-a (326 aŭ 337) kaj la surskriboj de Bir el Qutt de 430, samtempe kun la armena alfabeto.

La unua frazo en la armena skribita de Mesrop Maŝtoc post kiam li inventis la leterojn laŭdire estas la komenca linio de la Libro de Proverboj de Salomono:

Ճանաչել զիմաստութիւն եւ զխրատ, իմանալ զբանս հանճարոյ :

Ĝanaĉel zimastutjun jev zĥrat, imanal zbans hanĝaroj. «Scii saĝon kaj instruon; percepti la vortojn de kompreno. »

- 

 
La monaĥejo Amaras en Arcaĥo, kie Maŝtoc establis la unuan lernejon por instruado de la armena alfabeto en la 5-a jarcento.[6]

La invento de la alfabeto en 405 estis la komenco de la armena literaturo, kaj pruvis potencan faktoron en la konstruado de la nacia spirito. "La rezulto de la laboro de Sahak kaj Mesrop", diras Sankta Marteno[7], "estis apartigi por ĉiam la armenojn de la aliaj popoloj de la Oriento, fari el ili apartan nacion kaj fortigi ilin en la Kristana Kredo malpermesante aŭ profanante ĉiujn fremdajn alfabetajn skribojn, kiuj estis uzitaj por transskribi la librojn de la paganoj kaj de la sekvantoj de Zaratuŝtro. Al Mesrop oni ŝuldas la konservadon de la lingvo kaj literaturo de Armenio; sed por lia laboro, la homoj estus absorbitaj de la persoj kaj de la sirianoj, kaj estus malaperintaj kiel tiom multaj landoj de la Oriento".

Maltrankvila, ke aliaj profitu de lia malkovro, kaj kuraĝigita de la patriarko kaj la reĝo, Mesrop fondis multajn lernejojn en diversaj regionoj, en kiuj la junularo ricevis la novan alfabeton. Historie estas pruvite, ke Mesrop mem instruis en la monaĥejo Amaras de la regiono Arcaĥo de Armenio (situanta en nuntempa Martuni-regiono de la memproklamita Arcaĥa Respubliko). Sed lia agado ne limiĝis al orienta Armenio. Provizita de leteroj de Sahak li iris al Konstantinopolo kaj akiris de la imperiestro Teodozio la juna permeson prediki kaj instrui en liaj armenaj posedaĵoj. Reveninte al Orienta Armenio por raporti pri siaj misioj al la patriarko, lia unua penso estis provizi religian literaturon por siaj samlandanoj. Kunveninte ĉirkaŭ li multajn disĉiplojn, li sendis kal elkajn al Edeso, Konstantinopolo, Ateno, Antioĥio, Aleksandrio kaj aliaj lernocentroj, por studi la grekan lingvon kaj revenigi la majstraĵojn de greka literaturo. La plej famaj el liaj lernantoj estis Johano de Egheghiatz, Jozefo de Baghin, Jeznik, Korjun, Moseo de Ĥoreno, kaj Johano Mandakuni.

 
Versoj de Mesrop Maŝtoc

La unua monumento de ĉi tiu armena literaturo estas la versio de la Sanktaj Skriboj. Sahak, diras Moseo de Ĥoreno, faris tradukon de la Biblio el la siria teksto ĉirkaŭ la jaro 411. Ĉi tiu verko devis esti konsiderita neperfekta, ĉar baldaŭ poste Johano de Egheghiatz kaj Jozefo de Baghin estis senditaj al Edeso por traduki la Skribojn denove. Ili vojaĝis ĝis Konstantinopolo, kaj kunportis aŭtentikajn kopiojn de la greka teksto. Kun la helpo de aliaj kopioj akiritaj de Aleksandrio la Biblio estis tradukita denove el la greka laŭ la teksto de la Septuaginto kaj la Heksapla de Origeno. Ĉi tiu versio, nun uzata en la Armena Eklezio, estis kompletigita ĉirkaŭ 434.

 
Tombo de Mesrop Maŝtoc, la kreinto de la armena alfabeto.

La dekretoj de la unuaj tri koncilioj: Niceo, Konstantinopolo kaj Efezo, kaj la nacia liturgio (ĝis nun skribita en siria lingvo) ankaŭ estis tradukitaj al la armena, ĉi-lasta estante reviziita pri la liturgio de Sankta Bazilo, kvankam konservante proprajn trajtojn. Multaj verkoj de la grekaj patroj ankaŭ pasis al la armena. La perdo de la grekaj originaloj donis al iuj el ĉi tiuj versioj specialan gravecon; tiel, la dua parto de la Kroniko de Eŭsebio el kiuj nur kelkaj fragmentoj ekzistas en la greka, estis konservita tute en la armena. Meze de siaj literaturaj laboroj Mesrop revizitis la distriktojn, kiujn li evangeliigis en siaj pli fruaj jaroj, kaj, post la morto de Sahak en 440, prizorgis la spiritan administradon de la patriarkejo. Li postvivis sian amikon kaj mastron nur ses monatojn. La armenoj legas lian nomon en la Kanono de la Liturgio kaj festas lian memoron la 19-an de februaro.

Sankta Mesrop Maŝtoc estas entombigita en kapelo de vilaĝo Oŝakan, historia vilaĝo je 8 km sudokcidente de la urbo Aŝtarako.

Sankta Mesrop estas listigita oficiale en la Roma Martirologio de la Romkatolika Eklezio; lia festotago estas la 17-a de februaro.

Heredaĵo redakti

 
La statuo al Maŝtoc fronte de Matenadarano, Erevano.

Praktike ĉiu urbo en Armenio havas straton kiu ricevas la nomon de Maŝtoc. En Erevano, la Avenuo Mesrop Maŝtoc estas unu el la plej gravaj en la urbocentro, kiu antaŭe estis konata kiel Lenin Avenuo (Lenin Prospekt). Estas statuo starigita memore al li en la enirejo de la komplekso Matenadarano, alia en la preĝejo ĉe kiu li estis entombigita en la vilaĝo Oŝakan, kaj unu ĉe la monumento al la alfabeto trovita sur la flankoj de la monto Aragaco norde de vilaĝo Ohanavan. Poŝtmarkoj estis eldonitaj kun lia bildo kaj de Sovetunio kaj de post-sovetia Armenio.

La Ordeno de Sankta Mesrop Maŝtoc, establita en 1993, estas premiita pro signifaj atingoj en ekonomia disvolviĝo de la Respubliko Armenio aŭ por plenumoj, kiel en scienco, kulturo, edukado aŭ publika servo, kaj por agadoj antaŭenigantaj tiujn kampojn.

Muziko redakti

Maŝtoc ankaŭ produktis kelkajn liturgiajn komponaĵojn. Kelkaj el la verkoj atribuitaj al li estas: «Մեղայ քեզ Տէր» ( Meġay k'ez Tēr , "Mi pekis kontraŭ vi, Sinjoro"), «Ողորմեա ինձ Աստուած» ( Voġormea ​​indz Astvac , "Kompatu min, Dio" ), «Անկանիմ առաջի քո» ( Ankanim aṙaǰi k'o , "Mi surgenuiĝas antaŭ vi") kaj "Ողորմեա" ( Voġormea , "Miserere"), ĉiuj el kiuj estas himnoj de pento.

Dokumentaj filmoj redakti

  • Mashtots - 1988 Armenfilm 35 mm. Filmo Reĝisoro Levon Mkrtchyan (rakonto de Sos Sargisyan) Artashes Martirosyan (filmo)

Referencoj redakti

  1. Korjun The Life of Mashtots, translation into Russian and intro by Sh.V.Smbghaatyan and K.A.Melik-Oghajanyan, Moscow, 1962.
  2. J. M. Thierry, "Notes de géographie historique sur le Vaspurakan", REByz 1976 vol34.
  3. Ghazar Parpeci, Historio de Armenio, 5a ĝis 6a jarcentoj
  4. B. G. Hewitt. (1995) Georgian: A Structural Reference Grammar. John Benjamins Publishing, p. 4. ISBN 978-90-272-3802-3.
  5. (2010-05-19) Encyclopedia of the Peoples of Asia, p. 230. ISBN 9781438119137. “Archaeological work in the last decade has confirmed that a Georgian alphabet did exist very early in Georgia's history, with the first examples being dated from the fifth century C.E.”.
  6. Viviano, Frank. “The Rebirth of Armenia,” National Geographic Magazine, Marto 2004
  7. Histoire du Bas-Empire de Lebeau, V, 320.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti