Metabola akvo aludas al akvo kreita ene de vivanta organismo pere de ĝia metabolismo, per oksidigo de energienhavaj substancoj de ties manĝo. Metabolismo de graso produktas ĉirkaŭ 110 gramojn de akvo por 100 gramoj,[1] proteinon je 41.3 gramoj, kaj amelo je 55.1 g.[2]

Kelkaj organismoj, ĉefe kserokoluloj, nome animaloj kiuj loĝas en la dezerto, dependas nur el metabola akvo. Migrantaj birdoj devas dependi nur el metabola akvo dum faras senhaltajn flugojn.[3][4] Homoj, kontraste, akiras nur ĉirkaŭ 8-10% el sia akvoneceso pere de produktado de metabola akvo.[5]

Ĉe mamuloj, la akvo produktita el metabolismo de proteinoj apenaŭ egalas la kvanton necesan por elpeli la ureon kiu estas subprodukto de la metabolismo de proteino.[5] Birdoj tamen elpelas uratacidon kaj povas havi akiron de akvo el la metabolismo de proteino.

Referencoj redakti

  1. http://www.nature.com/nature/journal/v150/n3792/abs/150021a0.html
  2. http://www.encyclopedia.com/doc/1O39-metabolicwater.html
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-29. Alirita 2013-08-16.
  4. Klaassen M (1996). “Metabolic constraints on long-distance migration in birds”, J Exp Biol 199 (Pt 1), p. 57–64. 
  5. 5,0 5,1 Board on Agriculture and Natural Resources (BANR), Nutrient Requirements of Nonhuman Primates: Second Revised Edition (2003), p. 144. [1]