La MetalosturnoMetala sturno, Aplonis metallica, konata ankaŭ kiel Brilosturno, estas birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnojAplonis. Ĝi estas indiĝena de Novgvineo kaj apudaj insuloj de Aŭstralazio kaj limigita areo de nordorienta Aŭstralio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Metalosturno
Metalosturno
Metalosturno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Aplonis
Specio: 'A. metallica'
Aplonis metallica
(Temminck, 1824)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Plenkreskulo havas tre brilruĝajn okulojn, longan voston kaj verdobrilan nigran plumaron kun violecaj nuancoj en kapo, kolo kaj supra dorso. Nematuruloj estas palaj sube kun malhelaj strioj. Tiuj birdoj migras dum aŭgusto[1] al nordaj regionoj de Kvinslando, kie ili pariĝas, preparante senordajn globoformajn nestojn por siaj idoj pendantajn el altaj arboj.[2] Tie ili restas ĝis aprilo,[1] kiam ili faras sian revenan veturadon al Novgvineo.

Junuloj, Cairns Esplanade, Norda Kvinslando


Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Banfield, E.J. "Alike in Difference." Emu. Vol. 17, No. 4, 212-214. 1917. Konsultita dum 2009-05-25.
  2. "Plants and Animals in the Wet tropics. Arkivigite je 2009-05-19 per la retarkivo Wayback Machine" Wet Tropics Management Authority. Accessed 2009-05-25.

Referencoj redakti

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51859, Aplonis metallica, 12an de majo 2006. Malplej zorgiga.

Eksteraj ligiloj redakti