Metiista domo historia (Torgau)

La Historia metiista domo (germane: Historisches Handwerkerhaus) troviĝas en Torgau, Rosa-Luxemburg-Platz nr 4. Ĝi permesas al ĉiuj enrigardojn ravajn en la vivokondiĉoj de malaltaj klasoj urbaj. Ĝis 1989 ĝi estis enloĝata; finrestaŭrado estis en 2010.

Metiista dometo, hodiaŭ muzeo

Historio redakti

Uzo muzea tre ofertis sin por montri ankaŭ la vivokondiĉojn de la malelito de Torgau. Tio ofte maleblas ĉar ĝiaj spuroj ofte ne konservitis. La tre eta metiista domo estas perfekta kontraŭo al la Urbestro-Ringenhain-domo el la komenco de la 17-a jarcento (en Breite Straße), kiu ankaŭ estas parto de la t.n. Torgaua muzeopado. Tiaj kontrastoj viditaj sinsekve permesas al la vizitantoj havi diferencigitan bildon je la historio. Jam per sia konstrumaniero la dometo peras impone la vivkondiĉoj de pli povraj klasoj. La malgrandaj ĉambroj, oblikvaj vandoj vandoj, eluzitaj ŝtupoj sed ankaŭ la nekredeble akurataj kaj interesaj murpentraĵoj efektegas.

Jes ja, la konstruo mem jam interesigas, tiel ke meblaro ne perdigu ties efekton kaj sevke intence nur ŝpare videblas. Gravegu la tempo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj ĉar de tiu tempo datumas ankaŭ la malkovritaj murpentraĵoj kaj la skribitaj dokumentoj el tiu tempo abundas krome.

Priskribo redakti

Teretaĝo redakti

Teretaĝe sterniĝas mallarĝa koridoro trans la tutan domon kaj ebligas ankaŭ la aliron - preter historia necesejo - al eta korto kun lavejo kaj staleto. Informtabuloj tie ĉi informas enkonduke pri la domohistorio. La teretaĝo servis kaj por loĝi kaj por labori. Historia tablo kun seĝoj antaŭ la fenestro ŝajne estis la loko kie la familio normale manĝis. Krome oni povis rekonstrui simplajn vandbenkojn, kiuj invitas la vizitantojn sidiĝi.

Vandinformtabloj kaj dosieroj rakontas detale pri la historio kaj la enloĝintoj de la domo. En la 17-a jarcento loĝis tie ĉi i.a. tri barelfaristoj kaj kamentubistoj. Malantaŭ vitrino videblas trovitaĵoj el la restaŭradtempo. Specialaĵo tie ĉi estas eta malfermita kuirejo de inter la tagĉambraro kaj la ŝtuparo. Laŭ modeloj rekonstruitis nigra kuirejo el la 17-a jarcento. Tra maltalta transirejo kun ronda volbaĵo la vizitanto ekvidas masonitan fornon. Historiaj kuirejaj helpiloj vivigas pluse la scenon kaj faras facile imageblaj la enorman laboron de la hejmmastrino faritan malgraŭ ekstrema spaca malabundo.

Unua etaĝo redakti

Mallarĝa ŝtuparo kondukas onin supren. Laŭdire kelkfoje la ŝtupoj ankaŭ servis kiel seĝoj dum manĝado. Danke al restaŭradlaboroj akurataj eblis malkovri fajnajn flormotivojn en grizaj tonoj. Tulipozaj burĝonoj ornamas la framskeletajn vandojn jam ĉe la ŝtuparo kaj en la antaŭĉambro de la unua etaĝo. Ankaŭ tiu ĉi saloneto en la kuro de historio plurfoje ŝanĝiĝis. Por havigi pli da spaco oni intertempe enkonstruis tie ĉi dormĉambron, kies grandeco ankoraŭ videblas plafone kaj planke.

Kiel inventaro de tiu ĉi spaco oni prenis simplajn tolaĵŝranko el la 18-a jarcento kaj liton. La litoj kaj littukoj estis altestimataj partoj de ĉiu domo. Ili ofte detale en postlasaĵinventaroj aperas. Laŭ historiaj modeloj oni faris kovrilojn kaj eĉ ŝtopis pajlon en la matracon. Komparite al niaj tempoj la litoj ŝajnas esti mallongaj. Tio ankaŭ ŝuldiĝas al aliaj dormmanieroj, ne nur al plia malalteco de la homoj: oni dormis ofte iom klinite.

La salono en la unua etaĝo estas la plej granda ĉambro en la tuta domo kaj tie ĉi troviĝas la menciitaj interesaj vandpentraĵoj: veloŝipo kun maristaro kaj supre ĉielo kun steloj. Por malriĉuloj ne eblis permesi al si la aĉeton de vandtapiŝoj. Por ne devi rezigni pri bunteco hejme oni simple mem pentris la vandojn fantaziplene.

La meblaro malmuljtas por ne kovri la vandpentraĵojn. Dosiero prezentas ankaŭ tie ĉi la diversajn funkciojn de la ĉambmro kaj priskribas la vivkondiĉoj de metiistaj klasoj kiuj ofte devas zorgi je ĉiutaga sato.

Du figuroj bonvenigas tie ĉi la muzeovizitanton. Ili estas vestitaj laŭ la modo de la 17-a jarcento, tipa por etburĝa metiista paro. Laŭ trovitaĵoj povis esti reproduktita kesto kolora kun pejzaĝbildoj. Kestoj disde la Mezepoko ĝis la 18-a jarcento estis en tre granda ŝato ĉar ili perfekte taŭgis por stoki nekomplike multajn aferojn. Por la vizitantoj la kesto memkompreneble restas malfermita kaj li povas ĵeti rigardon en la stokitajn aferojn. Lulilo modesta de ĉ. 1800 kompletigas la hejmecan karakteron de tiu ĉi ĉambro.

Dua etaĝo redakti

Kruta ŝtuparo gvidas onin al la subtegmentejo, kies vizito tamen nur eblis por etgrupoj en la kadro de rondgvidadoj. Kvankam ĝi neniam estis plilarĝigita, ĝi ĉiam estis en uzo. La du salonoj ne nur servis por deponi aferojn sed precipe ofertis pluajn dormlokojn. Oni vidas alian historian liton kaj keston. Ne al ĉiu loĝanto apartenis unuopa lito! La infanoj dormis kune kaj eĉ simplaj pajlaj sakoj surplanke devis ofte sufiĉi. Varmectransporta truo venigs varmecon el la unua etaĝo.

Korto redakti

Rondirado finiĝas surkorte. La lavejo (ĝi estas nur de 1919; videblas ankaŭ bankuvo el zinko) kaj la staleto (de 1884 por kokinoj, anseroj, porkoj kaj kaproj ekster ĉio alia pluse interesas.

Eksteraj ligiloj redakti

Detala priskribo