Metriko (poetiko)

ritma strukturo de verso

Metriko estas la arto pritraktanta la regulojn, mezurojn kaj tipojn de versoj. La malsamaj konceptoj pri la ritmo donas diversajn verssistemojn. Inter ili la ĉefaj estas:

  1. Kvanta sistemo: la ritmo strukturiĝas per sinsekvo de piedoj de longaj kaj mallongaj silaboj (tiu sistemo estas ankaŭ nomata klasika metriko).
  2. Akcenta sistemo: la ritmo strukturiĝas per la akcento. Tiuj akcentataj silaboj determinas la strukturon de la versoj.
  3. Silaba sistemo: la verso strukturiĝas per silaboj, sendepende de la akcentoj.
  4. Akcentsilaba sistemo: la strukturiĝo dependas kaj de la nombro da silaboj kaj de la akcentoj.

Prozmetro (en la latina prosimetrum kaj plurale prosimetra) estas poezia komponaĵo kiu uzas kombinon de prozo (prosa) kaj verso (metrum).

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti