Metro en sekundo

internacia mezurunuo de rapido

Metro en sekundometro por sekundo[1] (simbolo : m/sm·s−1) estas derivata mezurunuo pri rapideco en la Sistemo Internacia de Unuoj (SI).

Ĝi estas difinata per la distanco, en metroj, trapasata dum unu sekundo.

Marŝanta homo iras je ĉirkaŭ 1 ĝis 2 metrojn sekunde. La lumrapideco (aŭ rapideco de la lumo) estas fiksata laŭ difino al 299 792 458 m/s.

1 metro en sekundo = 3,6 kilometroj en horo.

1 kilometro en sekundo = 1000 metroj en sekundo = 3 600 kilometroj en horo.

En imperia sistemo (aŭ angla sistemo):
1 metro en sekundo = 3,2808 futoj en sekundo = 2,2369 mejloj en horo.

Fontoj redakti

  1. Bertilo, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, 12.3.6.9. Por

Eksteraj ligiloj redakti