Met Metroo de Bilbao
metro bilbao

Metrostacio Basarrate (L1 kaj L2)
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Metropola areo de Bilbao
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 11-a de novembro 1995
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 49,16 km
Nombro de linioj 3 L1 L2 L3
Nombro de stacioj 49
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 000 mm
Posedanto Euskal Trenbide Sarea
Consorcio de Transportes de Bizkaia
vdr

La Metroo de Bilbao estas la metropolita fervojo de Bilbao (Hispanio) kaj ĝia metropolita areo, la Granda Bilbao, etendita spaco ĉe ambaŭ bordoj de la Estuaro de Bilbao kie koncentriĝas ĉ. miliono da loĝantoj. Nuntempe ĝi havas du metroliniojn ( kaj ) simile al Y kaj ili trairas la du bordojn de la estuaro ĝis komuna konekto sude de Bilbao. Ekzistas projektoj por konstruado de 3 aliaj pli malgrandaj linioj por kvartaloj fore de la estuara bordo. La metroreto estas konektita al la EuskoTran (tramo), Renfe Cercanías Bilbao, EuskoTren, kaj aliaj eŭskaj transportiloj. Entute, la metroo havas 40,61 km (2009), 38 metrostaciojn (22 subteraj kaj 16 surtere).

Ĝi estas la kvara metrosistemo kiu konstruiĝis en Hispanio, post tiuj de Madrido, Barcelono kaj Valencio. Nuntempe ĝi estas la tria laŭ pasaĝeroj (87.000.000 en 2009) malantaŭ Metroo de Madrido kaj Metroo de Barcelono. La metroo de Barcelono famas en Hispanio kiel unu el la plej puraj, bonkvalitaj kaj modernismaj metrosistemoj de Hispanio kaj la mondo.

Nuna metroreto de Bilbao, inkluzive de novaj projektoj konstruotaj.


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti