La metroo de Kievo (ukraine Київський метрополітен; ruse Киевский метрополитен) estas sistemo de metroo kiu estas la ĉefa publika transporto de Kievo, ĉefurbo de Ukrainio. Ĝi estis la unua metroo en la lando kaj la tria konstruita en eksa Sovetio, post la Metroo de Moskvo kaj Leningrado (nuntempe Metroo de Sankt-Peterburgo). La metroo de Kievo estas uzata de ĉ. 1.38 milionoj da pasaĝeroj ĉiutage, reprezentante 42,5% de la 3.25 milionoj de la personoj kiuj uzas la publikan transporton ĉiutage.

Metroo de Kievo
metroo • municipa entrepreno
Ĝeneralaj informoj
Loko Kievo
 Ukrainio
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 6-a de novembro 1960
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 67,56 km
Nombro de linioj 3
Nombro de stacioj 52
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 520 mm
Posedanto Urba Konsilio de Kievo
Transportisto Київський метрополітен
Mapo
vdr
Civitanoj kaŝas sin de bombardo en metrostacio Obolonj dum la rusa invado en Ukrainion, la 26-an de februaro 2022

En 2017 Kieva metroo havas 3 liniojn: Svjatoŝinsjko-Brovarsjka ("unua" aŭ "ruĝa"), Kurenivsjko-Ĉervonoarmijsjka ("dua" aŭ "blua") kaj Sirecjko-Peĉersjka ("tria" aŭ "verda"). Ilia suma longo estas 67.6 kilometroj. Entute estas 52 funkciantaj stacioj tri el kiuj estas transirejoj inter paroj de linioj en centro de Kievo.

Listo de stacioj redakti

Svjatoŝinsjko-Brovarsjka linio redakti

Esperanta nomo Ukraina nomo Aspekto de stacio
Akademmisteĉko Академмістечко  
Ĵitomirsjka Житомирська  
Svjatoŝin Святошин  
Nivki Нивки  
Berestejsjka Берестейська  
Ŝuljavsjka Шулявська  
Politeĥniĉnij institut Політехнічний інститут  
Vokzalna Вокзальна  
Universitet Університет  
Teatralna
transirejo al Zoloti vorota
Театральна  
Ĥreŝĉatik
transirejo al Majdan Nezaleĵnosti
Хрещатик  
Arsenalna Арсенальна  
Dnipro Дніпро  
Hidropark Гідропарк  
Livobereĵna Лівобережна  
Darnicja Дарниця  
Ĉernihivsjka Чернігівська  
Lisova Лісова  

Kurenivsjko-Ĉervonoarmijsjka linio redakti

Esperanta nomo Ukraina nomo Aspekto de stacio
Herojiv Dnipra Героїв Дніпра  
Minsjka Мінська  
Obolonj Оболонь  
Poĉajna Почайна
Tarasa Ŝevĉenka Тараса Шевченка  
Kontraktova ploŝĉa Контрактова площа  
Poŝtova ploŝĉa Поштова площа  
Majdan Nezaleĵnosti
transirejo al Ĥreŝĉatik
Майдан Незалежності  
Ploŝĉa Lva Tolstoho
transirejo al Palac sportu
Площа Льва Толстого  
Olimpijsjka Олімпійська  
Palac "Ukrajina" Палац «Україна»  
Libidsjka Либідська  
Demijivsjka Деміївська  
Holosijivsjka Голосіївська  
Vasilkivsjka Васильківська  
Vistavkovij centr Виставковий центр  
Ipodrom Іподром  
Teremki Теремки  

Sirecjko-Peĉersjka linio redakti

Esperanta nomo Ukraina nomo Aspekto de stacio
Sirecj Сирець  
Dorohoĵiĉi Дорогожичі  
Lukjanivsjka Лук'янівська  
Zoloti vorota
transirejo al Teatralna
Золоті ворота  
Palac sportu
transirejo al Ploŝĉa Lva Tolstoho
Палац спорту  
Klovsjka Кловська  
Peĉersjka Печерська  
Druĵbi narodiv Дружби народів  
Vidubiĉi Видубичі  
Slavutiĉ Славутич  
Osokorki Осокорки  
Poznjaki Позняки  
Ĥarkivsjka Харківська  
Virlicja Вирлиця  
Borispilsjka Бориспільська  
Ĉervonij ĥutir Червоний хутір  

Estonta disvolvo redakti

En 2011 la Institucio pri Ĝenerala plano de Kievo kreis planon de disvolvo de Kieva metroo ĝis jaro 2025.[1] Krome, la Kieva metroo mem kreis planon de disvolvo de la vojreto[2]. Laŭ tiuj du planoj kelkaj novaj objektoj estas planataj por konstruado.

Svjatoŝinsjko-Brovarska linio redakti

En la "unua" aŭ "ruĝa" Svjatoŝinsjko-Brovarska linio oni planas konstruon de la dua eliro el stacio Vokzalna, ĉar nun la sola eliro ne sufiĉas por kvanto de pasaĝeroj, venantaj al stacidomoj tra tiu ĉi metrostacio.[3] Krome, oni planas ekstendi la linion post stacio Akademmisteĉko kaj konstrui aldonan stacion Novobiliĉi.[1]

Kurenivsjko-Ĉervonoarmijska linio redakti

Por disvolvigo de la Kurenivsjko-Ĉervonoarmijska ("dua" aŭ "blua") linio oni planas konstruon de stacio Odesjka kaj de disbranĉigo de la linio post stacio Ipodrom kun kreo de nova branĉo kun stacioj Avtovokzal "Teremki" kaj Vulicja Krejsera "Avrora".[1] La lasta nomo, signifanta "Strato de krozŝipo Avrora", plej verŝajne ŝanĝiĝos, ĉar la responda strato estas renomigita en 2013 kaj nun tenas nomon de poeto Dmitro Lucenko.

Mapo redakti

 

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti