Metroo de Samara

(Alidirektita el Metroo de Samaro)
Metroo de Samara
Самарский метрополитен
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Samara
 Rusio
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 1987
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 12,7 kilometroj
Nombro de linioj 1
Nombro de stacioj 10
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 520 mm
Mapo
Mapo de Metroo de Samara
Mapo de Metroo de Samara
vdr

Metroo de Samara estas metroo en urbo Samara, Rusio, malfermita en 1987. Ĝi havas unu solan linion, kaj la longo de la platformo de ĉiuj stacioj estas 102 metroj (por kvinvagonaj trajnoj), krom tiu de stacio "Rossijskaja" (147 metroj).

Stacioj redakti

Metroo de Samara havas 10 staciojn - 9 sub la tero kaj 1 sur la tero. Longo de la linio estas 12,7 kilometroj.

Stacio Ruslingva nomo Latinlitera nomo
01Alabinskaja Алабинская Alabinskaya
02Rossijskaja Российская Rossiyskaya
03Moskovskaja Московская Moskovskaya
04Gagarinskaja Гагаринская Gagarinskaya
05Sportivnaja Спортивная Sportivnaya
06Sovetskaja Советская Sovetskaya
07Pobeda Победа Pobeda
08Bezimjanka Безымянка Bezymyanka
09Kirovskaja Кировская Kirovskaya
10Jungorodok Юнгородок Yungorodok

Teĥnikaj detaloj redakti

Larĝo de trako estas 1 520 mm.

Pasaĝeraj trajnoj estas elektraj kaj prenas elektron el kontaktrelo. Tensio estas 750 V (en bornoj de subcentraloj — 825 V).

Maksimuma rapideco - 80 km/h.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti