Metropolito Amvrosij

Metropolito Amvrosij (laika nomo estas Amirej Pappa-Georgopoli (helene Άμοιραίαξ Ράρρα-Γεωργορόλοι); n. 1791 vilaĝo Maistra (turke - Ionĵok), apud la urbo Enos - m. 30 oktobro (11-a de novembro) 1863 urbo Cilli en Aŭstria imperio (nuntempe Celje en Slovenio)) - eksa metropolito bosnia kaj sarajeva (Konstantinopola eklezio), aliĝinta en la jaro 1846 al malnovritanoj kaj fondinta al ili regula klerikaro (tiel nomata "hierarkio de Belaja Krinica", aŭ "Aŭstria hierarkio"). En Rusa ortodoksa malnovritana eklezio li estis sanktuligita en 1996.

Metropolito Amvrosij

Pastro kaj monaĥo redakti

Amvrosij estis filo de helena pastro Georgo Pappa-Georgopoli, kiu estis 22-a pastro en sia familio. Li finis pastran lernejon, en 1811 edziĝis, en la sama jaro estis konsekrita. En la jaro 1814 li vidviĝis, havis filon Georgon. En 1817 li ekmonaĥiĝis, vivis ĉe metropolito Enosa Mateo (kiu konsekris lin), de 1823 li estris viran monaĥejon sur la insulo Ĥalki, situanta en Marmora maro.

Metropolito de Konstantinopola eklezio redakti

En la jaro 1835 la patriarko Grigorij la 6-a ordinigis Amvrosij-on kiel episkopon kaj nomumigis je posteno metropoliton de bosnia kaj sarajeva. Malsame kun siaj antaŭuloj, kiuj maldefendis interesojn de sia paŝtataron (bosniaj serboj) nova metropolito havis alian pozicion. Dum serba ribelo kontraŭ turkoj li kunsentis al la ribelantoj.

La 12-a de septembro de la jaro 1840, pro konflikto inter metropolito kaj loka turkia estraro, patriarko Anfim la 4-a demisiigis Amvrosij-on, kiu ĝis fino de sama jaro alvenis en Stambulo, kie estante senofican episkopon, mizeris kun sia filo kaj lia familio.

Intertraktado kun la malnovritanoj kaj konsento aliĝi al ili redakti

En la jaro 1846 al la metropolito aliris reprezentantoj de la malnovritanoj, kiuj vivis en Aŭstria imperio – monakoj Paŭlo kaj Alimpij, kiuj serĉis episkopon, kiu konsentus fondi malnovritanan hierarkion. Antaŭ vizito en Stambulo, Paŭlo kaj Alimpij ricevis de aŭstria estraro permeson por fondi episkopan katedron en malnovritana komunumo en vilaĝo Belaja Krinica (tiutempe situanta en Aŭstria imperio, nun en Ukrainio). Malnovritanaj sendintoj rakontis al Amvrosij-o pri historio kaj nuntempa stato de sia eklezio, kaj konvinkis lin aliĝi al la malnovritanoj. La 16-a de aprilo de la jaro 1846 la metropolito subskribis aktojn en kiuj li proklamis, ke li propravole aliĝis al la malnovritanoj, kaj devigas sin post alveturo al la Belaja Krinica ordini al si posteŭlon.

En fino de majo de la sama jaro, Amvrosij elveturis en Aŭstrion. En komeco de la vojo, li veturis kaŝe, en kazaka vesto, kaj kun dokumentoj al kazaka nomo. Nur post alveturo al malnovritana komunumo en Dobruĝo li ricevis de turkia estraro pasporton je sia nomo.

Je la 11-a de julio li havis aŭdiencon je aŭstria imperiestro Ferdinando.

Fondisto de malnovritanan hierarkion redakti

La 12-a de oktobro de la jaro 1846 Amvrosij alveturis en Belaja Krinica, kie li estis jubile akceptita per la malnovritanoj; la 28-a de oktobro de la sama jaro, li estis solene aligita al malnovritana eklezio, post abolo de "malnovritana herezo", kaj sanktoleado. Dum sia estraro, li ordinis du episkopojn, kvin pastrojn, kaj tri diakonojn. Tiel estis fondita regula hierarkio je la malnovritanoj (en literaturo foje nomis ĝin "hierarkio de Belaja Krinica" aŭ "aŭstria hierarkio". Sed parto de la malnovritanoj-pastremuloj, rezignis subiĝi al nova metropolito. Ili pravigis sia opinio:

  • per duboj en vereco de bapto de Amvrosij (la malnovritanoj agnoskas nur la bapton en tri mergojn, dum, ekzemple katolikoj kaj parto de ortodoksoj permesas la bapton per surverŝo);
  • per tia punkto, ke al la metropolito estis eble malpermesite diservi de estraro de Konstantinopola eklezio al kia li apartenis pasintempe;
  • ankaŭ kontraŭuloj de Amvrosij dubis en sincereco de decido de metropolito aliĝi al la malnovritanoj.

Flankuloj de Amvrosij dementis ĉi tiajn pravigojn, sed unueco inter la malnovritanoj pri ĉi tia demando ĝis nun mankas.

En decembro de la jaro 1847, rusia imperiestro Nikolao la 1-a, postulis de aŭstria registaro ĉesigi agadon de Amvrosij, kaj likvidi monaĥejon en Belaja Krinica. La metropolito estis elvokita en Vieno, kie al li estis proponita aŭ reveni sub gvido de konstantinopola patriarko, aŭ foriri en ekzilo. Amvrosij elektis ekzilon. La monaĥejo estis fermita, sed poste oni ĝin malfermis, kaj ĝi kaj poste restadis malnovritana centro.

La 26-a de julio de 1848, Amvrosij ricevis ordonon forveturi en la urbo Cilli, kie li vivis dum 15 jaroj, kun sia filo, kaj sia familio. Dum sia ekzilo li korespondadis kun la malnovritanoj, kaj kelkaufoje li akceptis iliajn sendintojn.

Morto kaj enkanonigo redakti

Amvrosij mortis en 1863 pro hidropso. Li estis entombita je helena tombejo en la urbo Triest, ĉar en Cilli mankis ortodoksa tombejo. En 1912 la malnovritanoj intencis transporti restaĵon de la metropolito en Belaja Krinica, sed pro Unua mondmilito, ĉi tia plano fiaskis.

En la jaro 1996 la malnovritanoj en sia koncilio sanktigis la metropoliton Amvrosij-on.

En 2000 lia restaĵo estis transportita en la urbo Brailo (Rumanio), kaj entombigita en loka malnovritana katedralo.