Meyers Konversations-Lexikon

La plurvoluma enciklopedio Meyers Konversations-Lexikon estas signifa ĉiutema germanlingva enciklopedio kaj referencilo, eldonata en la 19-a kaj 20-a jarcentoj en pluraj eldonoj de la institucio Bibliographisches Institut (bibliografia instituto) en la urbo Mannheim. Ĝi havas sian nomon laŭ la instituta fondinto Joseph Meyer). La projekto ekde la jaro 1986 ne plu aktualiĝas, favore al la enciklopedio Brockhaus, post kiam la eldonejo Brockhaus kaj la bibliografia instituto en 1984 estis fuziigitaj.

Meyers Konversations-Lexikon
leksikono
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldonejo Bibliographisches Institut Leipzig
vdr

Apartaĵoj redakti

La legangoj de la enciklopedio de Meyer ekde la unua eldono, ekde la jaroj 1839 kaj 1855 eldonitaj en impresaj 52 volumoj, havis la eblecon komuniki kun la eldonistoj kaj proponi ŝanĝojn, esprimi kritikojn kaj deziri ampleksigojn. Ĉiu volumo havis aldonaĵon pri la korespondaĵo de la temoj traktataj en la volumo. Jam la unuaj volumoj havis multajn grafikaĵojn kaj planojn, kiuj klarigis temojn kompletige al la skriba teksto.

 
 Al tiu-ĉi enciklopedio de la homa scio estas aldonataj: la portretoj de la plej signifaj homoj de ĉiuj epokoj, la vidaĵoj de la plej rimarkindaj lokoj, la planoj de la plej grandaj urboj, cent mapoj pri la malnova kaj nova priskribo de la tero, pri statistiko, historio kaj relegio ktp., kaj multaj miloj da bildoj de naturhistoriaj kaj komercaj objektoj. 
— titola paĝo de la unua eldono
 
unua paĝo de la 12-a volumo de la 5-a eldono el la jaro 1897

Reta eldono redakti

Inter la jaroj 2006 kaj 2009 la eldonejo senkoste ofertis 150 000 historiajn artikolojn el la enciklopedio en la komputila reto. Laŭ eldonejaj informoj la oferto uziĝis pli ol 14 milionojn da fotoj ĉiumonate. Malgraŭ ampleksa prilaboro de la reta eldono en septembro 2008, la eldonejo finis tiun eldonon en marto 2009. La eldoneja klarigo estis ke la reta eldono de la enciklopedio de Meyer tre similas tiu de la enciklopedio Brockhaus, kaj ke la eldoneja nomo Brockhaus, sinonima por la samnoma enciklopedio, estonte ne ligiĝu al la koncepto de "universala enciklopedio", sed al novaj projektoj de la eldonejo pri infana literaturo kaj teme limigitaj, nur prigeografiaj enciklopedi(et)oj. Tamen la retejo retrobibliothek.de transprenis la retan eldonon de la enciklopedio de Meyer en la ne plu kopirajte protektita 16-voluma kvara eldono de la jaroj 1885 ĝis 1890 kaj plu senkoste disponigas ĝin.

En la vikimedia komunejo, kolekto de liberaj dosieroj uzeblaj en ĉiuj vikimediaj projektoj, ĉiuj 16 volumoj de la 4-a eldono - kaj tekstoj kaj ilustraĵoj - estas publikigitaj en skanita formo. En la germanlingva eldono de la projekto vikifontoj la dosiera materialo ankaŭ prezentatas en formo tekste serĉebla.

En vikifontoj redakti

  la 4-a enciklopedia eldono en la germanlingva branĉo de la projekto vikifontoj