Mezőgyán
Mezőgyán (mezOdjAn) estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Sarkad. Mező signifas: kampo.
Bazaj informoj redakti
47° 20′ 36″ N 19° 14′ 21″ O / 47.34333 °N, 19.23917 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 36″ N 19° 14′ 21″ O / 47.34333 °N, 19.23917 °O (mapo)
- Areo: 60 km²
- Loĝantaro: 1290
- Poŝtkodo: 5732
- Telefonprefikso: 66
Situo redakti
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo, laŭ la hungara-rumana landlimo.
historio redakti
La unua mencio devenis el la 13-a jarcento pri la vilaĝo. La turkoj senhomigis la komunumon. En 1919 la rumanoj okupis ankaŭ Mezőgyán.
Vilaĝservoj estas kalvinana preĝejo el 1794, poŝto, apoteko, kuracejo, lernejo, kulturdomo, biblioteko, infanĝardeno, familihelpa servo, sportejo.