Mezőkövesd

Hungaria urbo


Mezőkövesd estas hungara urbo kun titolo vinvilaĝo, ankaŭ fama kuracbanloko.

Mezőkövesd
Urbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Mezőkövesd
Lando Hungario Hungario
Regiono Nordhungario
Departemento Borsod-Abaúj-Zemplén
Subregiono Mezőkövesd-a
Koordinatoj 47° 48′ 36″ N 20° 34′ 48″ O / 47.81000 °N, 20.58000 °O / 47.81000; 20.58000 (mapo)
Areo 100,52 km² (10 052 ha)
Loĝantaro 16 770 (2010)
Denseco 166,83 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 3400
Telefona antaŭkodo 49
Situo de Mezőkövesd en Hungario
Situo de Mezőkövesd en Hungario
Situo de Mezőkövesd en Hungario
Vikimedia Komunejo: Mezőkövesd
Retpaĝo: www.mezokovesd.hu
Kalvinana preĝejo

Geografio redakti

La urbeto kun 20 mil loĝantoj troviĝas en nordorienta parto de la lando, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en distanco de 130 km-oj de la ĉefurbo, 45 km-ojn de departementa sidejo Miskolc, inter la ĉefvojo 3-a kaj la fervojlinio de Budapeŝto al Miskolc.

 
El-aera vido

Historio redakti

 
Matjooj

Laŭ arĥeologiaj trovaĵoj: Mezőkövesd ekzistis jam antaŭ la patrujokupo. La plej malnova skribo, konservita pri la loko estas el j. 1275. Matiaso la 1-a en j. 1464 donacas al Mezőkövesd la rangon de kampurbo kun blazono kaj stampilo. (La blazono kaj la kopiaĵo de fonda akto troviĝas en la loka muzeo.) La turka okupacio portis kruelan sorton al la loĝantoj. En fina jaro de turka regado troviĝis nur 22 impostopagantoj, du trionoj de la loĝantaro estis en rifuĝo. Ankaŭ siajn rangon kaj privilegiojn perdas la urbo tiel, ke poste ilin jam ne povas regajni.

Karakteriza estas pri la persistemo de la loĝantaro, ke ĝi sufiĉe rapide rekonsciiĝas kaj ĉirkaŭ la mezo de la 18-a jarcento jam estas konataj 200 familiaj nomoj kaj la loko apartenas anstataŭ al la Ónod-a subdepartemento al la Eger-a. En j. 1848 loĝis tie 7823 katolikoj kaj 92 izraelidoj. Kaj tiutempe armeo de la „honvedoj” retiriĝanta el batalo ĉe Kápolna, elportas sukcesan postbatalon en kamparo antaŭ la opidumo.

La 27-a de januaro 1887 estis "funebrotago" por Mezőkövesd. Ĝi estis proklamita grandvilaĝo. Sed ĝi, loko kun pli ol 10 mil loĝantoj "en spirito restis urbo". (Ĝi iĝis denove urbo en j. 1973)

Loĝantoj redakti

Kiu estas matjoo, kio estas matjoo?

Oni nomas matjooj loĝantojn de Mezőkövesd kaj tiujn de la najbaraj vilaĝoj Szentistván kaj Tard. Per siaj koloraj popolkostumoj, fama popolarto, tradiciaj moroj ili formis – certagrade ankaŭ formas – specifan etnografian unuon inter la proksimaj vilaĝoj. Ilia nomo devenas el personnomo Matiaso. La protestantoj, loĝantaj en la proksimaj vilaĝoj nomis la katolikajn loĝantojn matjooj, por distingi ilin.

Popolarto redakti

Mezőkövesd akiris tutlandan famon per siaj bunta popolarto, libermane antaŭdesegnitaj brodaĵoj: oni brodis komence randojn de kovriltukoj. La simplaj tolbrodaĵoj pretiĝis per senbrilaj ruĝaj-bluaj fadenoj. Poste oni transiris al uzo de plurkoloraj fadenoj. Oni ornamis per brodaĵo flagrajn manikojn de fraŭl-ĉemizoj, poste la suban parton de virinaj aŭ viraj antaŭtukoj nomataj "ŝurc". La regulajn brodaĵojn kun ŝuaj-birdaj motivoj sekvis la tute alikarakteraj tukoj kun matjo-rozoj. La motivoj kaj koloroj de la peltobrodado decide efikis al elformiĝo de la matjoa dekorarto. Ĉi tiujn formoriĉajn, en pompaj kolorharmonioj brilantajn brodaĵojn stiligis kaj desegnis kun instinkta artosento la tiel nomataj "skribantaj" (desegnantaj) virinoj. Kampajn kaj ĝardenajn florojn: rozojn, tulipojn, stelojn ili senpere aperigis per siaj krajonoj sur hejme faritaj tolaĵoj, diversaj bazoŝtofoj kaj vestospecoj.

La kolora matjoa brodado ekfloras ĉirkaŭ la jaroj 1860 –1870. En tiu epoko iĝos ĝenerala en vilaĝaj domoj la tiel nomata parada ĉambro kun koloraj instalaĵoj, farbitaj mebloj, glazuritaj teleroj pendigitaj sur muroj, terkruĉoj, teleroj, alte formitaj paradaj litoj. Ekonomiaj, politikaj, kulturaj efikoj kontribuis al la elformiĝo de memstara, sendependa kaj solida popolarto. Tiu arto aperas jam nur sporade post j. 1948 pro la likvido de la memstara kamparana mastrumado kaj la altrudo de la loĝantoj labori en la industrio. Nuntempe oni povas ĝui la spektaklon de renovigita geedziĝa festo, kiu okazas en epokfidelaj popolkostumoj. 50-membra ensemblo prezentas la tradicion fidele konservantan geedziĝan feston, surbaze de aŭtentikaj fontoj.

"Mi havis bonan vivon, ĉar mi estis ĉiam inter floroj." - diris Kis Jankó Bori, - ĉi tiu fragila, ĉiam ridetanta "skribantino", kiu sonĝis miraklojn kaj fabelojn kaj desegnis ilin ĝis sia morta testamento. Tio konserviĝis en ŝiaj verkoj, en rememoro pri ŝia severa labormoralo. Ŝi estis la reĝino de la matjoa popolarto, kiu kreis skolon kaj lasis pezan, belan heredaĵon al posteuloj. La famo de "mil-roza skribantino", onjo Kis Jankó Bori trairis la mondon. Ŝi mirinde formis la matjoajn rozojn, el ŝiaj manoj venis altkvalitaj popolartaĵoj. Ŝian nomon havas en ĉiu tria jaro aranĝita konkurso pri brodaĵoj, kiu pruvas, ke ŝiaj posteuloj bone mastrumas ŝiajn heredaĵojn.

Analoge al postvivo de la iama matjoa brodarto ekzistas bonŝance ankaŭ moderna varianto de matjoa loĝejinstalado. La farbitaj matjoaj mebloj de András Kovács kaj de lia filo Szabolcs Kovács(ambaŭ majstroj de la popolarto) jam estas ne nur en nia patrujo popularaj kaj ŝatataj, sed serĉataj kaj aĉetataj ankaŭ en aliaj landoj.

Monumentoj redakti

Fremdultrafika priskribo

La ĉefplaco regajnis sian pli fruan nomon, ricevitan pri Sankta Ladislao. Tie troviĝas la "granda preĝejo", kiu estas monumento el la 18-a jarcento. Unu ĝia kapelo estas restinta sanktejo de ripvolba preĝejo el la 15-a jarcento. Sur ĝia volbo videblas fresko de István Takács, bildiganta kermeson. La paroĥejo estas domo kun artmomumenta karaktero, konstruita same en la 17-a jarcento. Ĝia ĉefa vidindaĵo estas la kronoĉambro. Ĝi estas plie ĉelo, kamereto. Kiam en marto 1806 la Sankta Krono, savata el Munkács per en 10-ĉevala kaleŝo, alvenis la 19-an al Mezőkövesd, ĝi ripozis unu nokton sub ĉi tiu tegmento.

Ĉe la enirejo de Matjo-Muzeo salutas la vizitanton kvazaŭ dommastrino la busto de Kis Jankó Bori. La muzeo prezentas en ejoj de estinta hotelo Korona (Ĉefplaco) la kolorajn memoraĵojn de la matjoa pasinto, per kostum-historia kaj popolarta ekspozicioj. En la granda salono prezentiĝas al ni epokofidele instalita matjoa hejmo. Tie oni povas studi per fotobildoj kaj priskriboj la karakterizajn formojn de la popolkostumoj, la kronologian disvolviĝon de la brodaĵoj. En la koridoro videblas originalaj dokumentoj, prezentantaj la pasinton de la urbo kaj bildoserioj pri popolkostumoj de la matjoaj loĝlokoj. La Muzeo estis inaŭgurita en la nova loko en j. 2005.

Vid-al-vide al Komunuma Domo kaj Matjoa Muzeo oni trovas Urban Galerion. Ĉi tie la vizitanto havas pli altrangan akcepton ol pli frue ĉe la enirejo de Matjoa Muzeo. Antaŭ la konstruaĵo, en malgranda parko oni renkontas ne malpli signifan personon ol la iaman bonfaranton al la urbo, Matiason Hunyadi.

Ekspoziciejo de la galerio prezentas la memstaran vivon de la mondfamaj matjoaj brodaĵoj. Iliaj du tipoj estas: la malnova, plejparte ruĝa „pramatjoa” kaj la depost la jarcentŝanĝo elformiĝinta bele pompa kun kolorriĉa bunto. Ĝi prezentas ankaŭ la grandparte kruce stebitajn el Tard kaj la specife kolorigitajn brodaĵojn el vilaĝo Szentistván. En la konstruaĵo troviĝas konstantaj ekspozicioj: el donacitaj al la urbo verkoj de belartistoj devenantaj el Mezőkövesd, bildoj de István Takács kaj József Dala kaj Muzeo pri Lernejoj.

Plurflanke, eble pli konvinke spegulas la fekundigan efikon de matjoa popolarto la vivoverko de la alia unua-generacia artisto József Dala (1901-1985). Li transloĝiĝis nome ĉi tien de „fremda lando”, Transdanubio; li estis profesoro de desegnado en la loka gimnazio. Poste lin katenis por ĉiam la etoso de matjoa vivo.

Sur la ĉefplaco troviĝas la hotelo kaj restoracio Korona, (konstruiĝinta en j. 1870) kiu enhejmigas nun Matjoan Popolartan kaj Hejmindustrian Kooperativon.

Adiaŭante placon Sankta Ladislao, ni daŭrigu nian vojon al la urboparto, plej konservanta la iaman karakteron de Mezőkövesd, al la "rezervejo" de matjoa ĉefurbo. La strukturo de tiu urboparto kaj kelkaj ĝiaj konstruaĵoj eĉ post 1,5-2 jarcentoj aŭtente konservas la konstruan agadon de la matjoa popolo,la harmonion de materialo, strukturo kaj formo, la iaman vivmanieron kaj etoson de la areo. La pitoreska urboparto "Hadas" kun malgrandaj grundoj, senregule kurbiĝantaj stratoj, stratetoj, malgrandaj placoj estas proprece eturba.

En centro de la areo, ĉirkaŭ la"Dancŝedo" vidiĝas protektataj popolaj konstruaĵoj. Je memoro de eminenta popolartistino Bori Kisjankó mortinta en j. 1954. oni aranĝis memorĉambron en ŝia hejmo. Ŝia loĝdomo transformita en muzeon estas fremdultrafika vidindaĵo. Ĝi estas ne nur majstroverko de la popola konstruado, sed oni povas apreci ĝin ankaŭ kiel fidelan demonstranton de la malriĉ-kamparana vivoformo.

Unu post alia oni povas viziti la ankoraŭ eltroveblajn loĝdomojn en la "prakerno" kun vilaĝbilda signifo, en kiuj estas videblaj funkciantaj metiejoj de potfarado, teksado, puntofarado, permane pentritaj kuirejaj kaj ĉambraj mebloj kaj brodartaĵoj. Ilia antikva etoso eble ankaŭ nun gardas la varmon de la vivo de la iama familia komunumo...

Agrikultura Maŝinmuzeo redakti

 
Mezőgazdasági Gépmúzeum

Alia vidindaĵo de la urbo estas Agrikultura Maŝinmuzeo troviĝanta en strato Eötvös nr.32. Ĝi estas unike riĉa agrikultura kaj teĥniko-historia kolektaĵo, konata dise en Eŭropo, ĝia fondinto estas János Hajdú Ráfis. La labormaŝinaro, konsistanta el pli ol 150 pecoj: (traktoroj, vapormaŝinoj, moveblaj kaj lokstabilaj motoroj) larĝskale reprezentas la jarcent-komencan evoluon kaj aplikon de la motorteĥniko en la tiama agrikulturo. Krom motoraj labormaŝinoj troviĝas tie: ĉevalaj pelmekanismoj el la pasinta jarcento, iam muelilon pelanta akvorado kaj akvoturbinoj. Samloke vidiĝas serio da maŝinaj instalaĵoj kaj iloj uzitaj en etkamparanaj mastrumoj: draŝmaŝinoj, mueliloj, kanabopistiloj, furaĝ- kaj rapotranĉiloj, akvopumpiloj. Estas eksponitaj ankaŭ iamaj ĉevalpelataj terkultiviloj, sem- kaj transport-iloj, agrikulturaj maninstrumentoj, kaj aparte gravas ankaŭ la forĝaĵo kolekto kun laboroj de la popola forĝado. La ĝardeno kun stalo, gardas la memoron de iamaj matjoaj kamparanaj mastrumoj.

Banejo "Zsóry" redakti

 
Banejo Zsóry [ĵOri]

Apud ĝia etnografia karaktero la alia granda rimarkindaĵo de Mezőkövesd estas la tutlande kiel "Zsóry" konata Kurac- kaj Strandbanejo de Mezőkövesd troviĝanta 3 km-ojn malproksime de la urbo apud la ĉefvojo.

En j.1939, dum naftoesplora borado elŝprucis el ĝiaj putoj, el profundo preskaŭ 800-metra hidrogenkarbonata akvo de 72 Celsiaj gradoj kun multa kalcia, magnezia hidrogenkarbonatoj kaj libera karbonata acido.La laborojn oni faris sur la familia bieno de emerita parlamentano Lajos Zsóry, kies nomo transherediĝs al la banejo, tiel ŝajnas, por ĉiam. Ĝia akvo estis plurfoje kemie analizita, ĝis la Ministerio pri Sano kvalifikis ĝin kuracakvo. La saniga akvo same bone uzeblas kiel trinkakvo kaj banterapio. Ĝi estas aplikebla por kuraci reŭmatismajn malsanojn, artritojn, abraziojn, diversajn virinajn malsanojn kaj por postterapio de vundiĝoj kaj ortopediaj operacioj.

Ankaŭ nuntempe plilarĝiĝas la gamo de servoj de la banocentro. Kiuj deziras ripozi kaj saniĝi, povas uzi nun la sekvajn servojn kaj instalaĵojn:

  • 50x30-metra dividita baseno kun akvo de 30-33 Celsiaj gradoj,
  • 550x20-metra baseno kun ondigebla akvo de 24 Celsiaj gradoj,
  • rondbaseno kun 64-metra interna diametro kaj akvo de 24 Celsiaj gradoj,
  • 77x12-metra kuracbaseno kun akvo de 37 Celsiaj gradoj,
  • Subtegmenta, dividita kuracbaseno kun pezobano, ankaŭ vintre uzebla, konstruita por kuracaj celoj,kun akvotemperaturo de 36-38-40 Celsiaj gradoj,
  • naĝejo kun streĉita akvosurfaco,
  • granda glitejo

Kuracaj servoj:

  • ŝlimkuracado,
  • kuraca kaj refreŝiga masaĝo,
  • subakva radio-masaĝo,
  • pezobano, kuvobano.

A La tuta areo de la banejo estas 116 mil kvadrataj metroj (11,6 ha). Por la utiligo de la kuracakvo estas konstruita ekster la banejo Reŭmatologia Hospitalo kun 156 litoj kaj modernaj kuracaj kaj diagnozistikaj instalaĵoj.

Lernejoj redakti

"Tiu certa Genius loci..."

En Septembro 1911 komencis sian funkciadon la gimnazio nomita pri Sankta Ladislao el inter kies muroj miloj kaj miloj elvenis kiel utilaj, devokonsciaj intelektuloj. La lokhistoriistoj estas la sciantoj kaj registrantoj de ĉio, kio servis ĉi tie al la spirita kaj la korpa kulturoj: tutlande fama kantosocieto, tiel nomata perla bukedo, renoviĝinta "amatora", poste "meminiciata" aktorado. La gimnazio, kiu intertempe pligrandiĝis per faka mezlernejo, kun fakoj: financo, manaĝerasistanto kaj fakoficisto-sekretario estas ankaŭ hodiaŭ landfama.

Same landfama estas Faklernejo István Széchenyi, kie la junuloj povas iĝi: teĥnikaj informadikistoj, komputilaj programprizorgistoj, vestindustriaj teĥnikistoj, vestofaristoj, ŝoforoj, aŭtoriparistoj, agrikulturaj meĥanikistoj, maŝinriparistoj, tornistoj, meblistoj, elektromuntistoj..

En la urbo funkcias 4 bazlernejoj. En la ŝtata muziklernejo la lernantoj povas studi en fakoj: solfeĝo, piano, lignaj, kupraj blovinstrumentoj, arĉinstrumentoj, gitaro, frapinstrumentoj kaj solkanto. La urbo estas bone provizita ankaŭ per sportestabloj, ĉiuj lernejoj havas gimnastikejon kaj subĉielajn sportinstalaĵojn. La Urba Sporthalo estas taŭga por aranĝo de konkursoj en ĉiuj ĉambrosportoj. La sportamantoj trovas en la urba sportokampo herban kaj skorian futbalejojn, atletikejon, bitumenan manpilkejon kaj boksan trejnejon.

La kulturaj institucioj de la urbo funkcias larĝskale. Komuna Domo agadas multflanke kun pluraj artaj kaj kulturaj grupoj. Matjoa Popolarta Ensemblo funkcianta en Dancŝedo, atendas la interesantojn kun bunta repertuaro al siaj prezentadoj kaj aliaj aranĝaĵoj. Ekde j.1897 Mezőkövesd havas semajngazeton (eĉ du dum jardekoj ĝis 1944), kiu – kiel kaŝrivereto – nun denove aperis kun sia malnova nomo, Gazeto de Mezőkövesd. Jam dum tri jardekoj aperas jarlibro de la urbo kaj regiono kun la titolo Matjoa tero, kiel lokhistoria, etnografia kaj beletra eldonaĵo. Koncerne la grandecon de la urbo kaj la pretendeman enhavon de la jarlibro-serio ĉi tiu spirita entrepreno estas unika en nia lando. En j. 1976 aperis la monografio de urbo Mezőkövesd kiel riĉe ilustrita, dika volumo sur 800 paĝoj. Kiel ĝian daŭrigon povis preni la interesiĝantoj en la manojn la duan volumon pri la tempo pasinta post j.1953 ĝis nun por la 25a datreveno de la urbiĝo de Mezőkövesd.

Ekonomio redakti

Naturaj kaj ekonomiaj donitaĵoj de la regiono

Mezőkövesd kaj ĝia senpera ĉirkaŭaĵo Matjolando, kiu nun havas la jenajn fremdultrafikajn funkciojn, estas unu el la elstare gravaj areoj de la ripozregiono Mátra-Bükk:

  • loko de la matjoaj popolarto kaj kulturo,
  • internacie konata kurac- kaj ripozregiono,
  • suda pordo de la montaro Bükk,
  • administra centro de la komunumoj sude de Bükk,
  • geografia- trafika centro,komerca centro
  • La regiono situas sude de la montaro Bükk, ĉe renkontiĝo de du grandaj regionoj,

la Norda Mezmontaro kaj Granda Ebenaĵo, apud landa ĉefvojo kaj fervoja linio, preskaŭ en egala distanco de lago Tisza kaj ripozregiono Mátra–Bükk. La konstruita aŭtostrado favore influos la geografian kaj trafikan pozicion de la regiono.

La urbo estas jam delonge industriigita loĝloko (fabriko de konstruelementoj, feraj amasproduktoj, maŝin-, ligno-, vesto kaj mebloindustrioj), kaj ĝia agrikulturo ekevoluis pli signife en la lastaj jardekoj. Konstruiĝis grenejo kun kapacito de 1500 vagonoj kaj pruviĝis vivkapablaj ankaŭ la lokaj entreprenoj. La nombro de la registritaj personaj entreprenistoj estas la duoblo de tiuj en j.1990 kaj superas 1000. Funkcias preskaŭ 200 societaj entreprenoj.

La ĉeso de servofirmaoj, kresko de nombro de personaj kaj (societaj) entreprenoj favore efikis. La malpli grandaj entreprenoj pli bone adaptiĝis al bezonoj de la loĝantaro.

Ankaŭ en komerco kreskas la rolo de entreprenoj, kaj rezulte de tio la provizado fariĝas ĉiam pli multfaceta kaj riĉa. La sistemo de komunumaj instalaĵoj konstruiĝas kontinue. La elektra kaj trinkakva reto traplektas la tutan urbon. Longo de pluvakvaj kanaloj atingas 28,5 km-ojn. La interna vojoreto de la urbo superas 100 km-jn, el ĝi pavimita 90%. Longo de trotuaroj estas 103 km-oj, de la biciklovojoj 5 km-oj. Rezulte de la evoluigoj en la lastaj 10–15 jaroj Mezőkövesd fariĝis loĝloko, kiu disponas pri preskaŭ tute elkonstruita homa kaj teĥnika substrukturoj kiel bazo por ĉiaj pluevoluigoj.

Religio redakti

Famuloj redakti

En Mezőkövesd naskiĝis kaj mortis

En Mezőkövesd naskiĝis:

Eksteraj ligiloj redakti

Ĝemelurboj redakti