Mezopotamiaj kronikoj

La Mezopotamiaj kronikoj (Kronikoj de Asirio kaj Kronikoj de Babilono) estas serio de argiltabuletoj skribitaj per kojnoforma skribo en la akada lingvo de asiriaj kaj babilonaj astrologoj kaj konsistigas unu el la unuaj paŝoj en la evoluo de la antikva historiografio. Ĝenerale, ili enfokusiĝas sur religiaj okazintaĵoj (pri respektado aŭ ne de la Akitu, aŭ Novjara festo) aŭ militista.

Kvankam ekzistas fruaj ekzemploj kiuj priskribas la okazintaĵojn de la 2a jarmilo a.K., la plej fruktodona periodo ekiĝis en Babilono per la regado de Nabonasar (747-734 a. K.). La plej malfruaj ekzemploj venas el la greka kaj parta periodoj. Preskaŭ ĉiuj tabuletoj estas posedaĵoj de la Brita Muzeo de Londono.

Vidu ankaŭ redakti