Mezuzo (hebree מְזוּזָה Mezuzá = pordofosto plurale mezuzot) estas tekst-ujeto kiu laŭ tradicia juda kutimo estas fiksita sur pordofostoj. Ĝi enhavas tekstojn el Readmono (Dewariem).

Mezuzo

Dum la alfikso de la mezuzo la sekva beno estas elparolata:

Baruĥ atah adonai eloheinu meleĥ ha'olam aŝer kid'shanu b'mitzvotav v'tzivanu likbo'a m'zuzah. Benita Vi estas, Sinjoro nia Dio, Reĝo de la universo, kiu sanktigis nin per sia micvo (613 ordonoj) kaj lasis nin skribi la mezuzon sur la pordofostoj.