Mezvarmaj koniferarbaroj

La mezvarmaj koniferarbaroj estas tersupraĵa biomo kiu troviĝas en la moderaj klimatoj kun varmaj someroj, malvarmetaj vintroj kaj sufiĉe da precipitaĵo kaj kie superregas la gimnospermaj arboj.

Biomoj
Tersupraĵaj biomoj
Tundro
Tajgo
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj
Mezvarmaj koniferarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Dezertoj kaj kserofitaroj
Inunditaj herbejoj kaj savanoj
Ĉeriveraj areoj
Malsekejo
Akvaj biomoj
Lageto
Marbordo
Mangrovo
Algarbaroj
Koralrifoj
Neritika zono
Kontinenta plataĵo
Pelaga zono
Benta zono
Varmaj fontoj
Malvarmaj submarfontoj
Aliaj biomoj
Enroka biomo
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti

Disvastiĝo kaj konsisto redakti

Nur en sep regionoj de la mondo ekzistas naturaj mezvarmaj koniferarbaroj :

 
Tutmonda disvastiĝo de la mezvarmaj koniferarbaroj.

Tiuj arbaroj ampleksas multajn speciojn de pinacoj, kiel cedrojn, kupresojn, abiojn, juniperojn, Agathis, pinojn, podokarpojn, sekvojojn, taksusojn, ktp. La subarbaraĵo enhavas grandan variadon de herbaj kaj arbustaj specioj.

Strukture, rilatas al arbaroj sufiĉe simplaj, konstituitaj el du stratumoj : la kanopeo kaj la subarbaraĵo. Kelkfoje ankaŭ ekzistas arbeda tavolo. La pinarbaroj gastigas herban subarbaraĵon, kiu estas superregata de herbaj staŭdoj, submetitaj al naturaj incendioj, gravaj ekologie.

La mezvarmaj koniferarbaroj plej humidaj ampleksas la plej grandan kvanton de biomaso el ĉiuj tersupraĵaj ekosistemoj, kaj distingiĝas pro la gigantaj dimensioj de siaj arboj : sekvojadendro (Squoiadendron giganteum), sekvojo (Sequoia sempervirens), Menzies-pseŭdocugo (Pseudotsuga menziesii), alerco (Fitzroya cupressoides), Agathis australis...Tiuj arbaroj nur ekzistas en etaj zonoj de la nordokcidento de Nordameriko, de la sudokcidento de Sudameriko kaj en la nordo de Novzelando.

Nenaturaj koniferarbaroj redakti

Koniferarbaro ofte estas termino por indiki nenaturan arbaron, aŭ forston, en kiu kreskas nur koniferoj. En malaltaj ebenaĵoj de la modera klimata zono naturaj koniferarbaroj estas tre maloftaj. Ĝenerale ĝiaj naturaj vivoregionoj estas subarktaj kaj montaraj areoj. Tamen la homoj disvastigis ilin tie por ekonomia ekspluatado. La vorto apartenas al la komunuza lingvo, sciencistoj preferas uzi pli precizajn nociojn, por priskribi arbarajn formaciojn.

Vidu ankaŭ redakti

Ekoregionoj redakti

 
Koniferarbaro en Polujo.
 
Marborda duglaso, pacifika marbordo de Nordameriko
Nearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
NA0501 Rok-montaraj arbaroj de Alberto   Kanado
NA0503 Arizonaj montarbaroj   Usono
NA0506 Brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj   Kanado,   Usono
NA0507 Kaskad-montaraj leaj arbaroj   Kanado,   Usono
NA0508 Arbaroj de centra kaj suda Kaskada Montaro   Usono
NA0511 Koloradiaj rokmontaraj arbaroj   Usono
NA0513 Floridaj sablopinaroj   Usono
NA0514 Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno   Kanado
NA0515 Grand-basenaj montarbaroj   Usono
NA0518 Arbaroj de norda-centra Rokmontaro   Kanado,   Usono
NA0519 Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj   Usono
NA0520 Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj   Kanado,   Usono (Alasko)
NA0525 Arkipelago Reĝino Karloto   Kanado
NA0527 Arbaroj de Sierra Nevada   Usono
NA0529 Sudorient-usonaj koniferaroj   Usono
Orientalisaj mezvarmaj koniferarbaroj
IM0501 Orient-himalajaj subalpaj koniferaroj   Barato,   Butano,   Nepalo
IM0502 Okcident-himalajaj subalpaj koniferaroj   Barato,   Nepalo,   Pakistano
Palearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
PA0501 Alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj   Francio,   Italio,    Svislando
PA0502 Altajaj montarbaroj kaj arbarstepo   Ĉinio,   Kazaĥio,   Mongolio,   Rusio
PA0503 Kaledoniaj koniferaroj   Britio
PA0504 Karpataj montarbaroj   Ĉeĥio,   Pollando,   Rumanio,   Slovakio,   Ukrainio
PA0506 Orient-afganaj montaraj koniferaroj   Afganio,   Pakistano
PA0507 Elborz-montara arbarstepo   Irano
PA0508 Helanŝanaj montaraj koniferaroj   Ĉinio
PA0509 Hengduan-montaraj subalpaj koniferaroj   Ĉinio
PA0510 Hokajdaj montaraj koniferaroj   Japanio
PA0511 Honŝuaj alpaj koniferaroj   Japanio
PA0513 Mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj   Alĝerio,   Maroko,   Tunizio,   Hispanio
PA0514 Nordorient-himalajaj subalpaj koniferaroj   Barato,   Butano,   Ĉinio
PA0515 Nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj   Turkio
PA0516 Kanjonaj alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj de Nuĵiang Langkang   Ĉinio
PA0517 Ĉilian-montaraj koniferaroj   Ĉinio
PA0518 Koniferaroj de Kjonglaj-Min   Ĉinio
PA0520 Skandinavaj marbordaj koniferaroj   Norvegio,   Svedio,   Finnlando
PA0521 Tjanŝanaj montaraj koniferaroj   Ĉinio,   Kazaĥio,   Kirgizio,   Taĝikio,   Uzbekio

Eksteraj ligiloj redakti