Miège

komunumo de Svislando

Miège estas komunumo en la distrikto Sierre en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1295 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Miège
Blazono de Miège
Blazono de Miège
Blazono de Miège
Miège
Miège
Miège
former municipality of Switzerland • Ortschaft
Kantono Valezo
Distrikto Sierre
Koordinatoj  46° 18′ 45″ N 7° 32′ 54″ O / 46.31250 °N, 7.54833 °O / 46.31250; 7.54833 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 45″ N 7° 32′ 54″ O / 46.31250 °N, 7.54833 °O / 46.31250; 7.54833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1295
Areo 2,53 km²
Alteco 702 m super marnivelo
Poŝtkodo 3972
Komunumkodo 6241
Mapo de Miège
Mapo de Miège
Situa mapo de Miège
vdr

Geografio redakti

La komunumo Miège situas en la supra parto de la franclingva Suba Valezo rekte apud la lingvolimo al Alemanio, ĉe la norda flanko de la Valo de Rodano. La orientan komunumlimon formas la rivereto La Raspille. La komunumo konsistas el la vilaĝo Miège kaj la setlejo La Rotse. La setlejoj de la komunumoj estas ĉirkaŭitaj de vitejoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,53 km², de kiuj 33,9% estas kovritaj de arbaro, 45,7% servas por agrikulturo kaj 16,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Miège limas en nordo al Mollens, en oriento al Salgesch, en sudoriento al Sierre, en sudo al Veyras, kaj en okcidento al Venthône.

Trafiko redakti

Miège situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas mallarĝaj flankaj vojoj de Veyras kaj de Venthône. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas tri kilometrojn sudoriente de la komunumo oriente de Sierre. Pere de poŝtaŭtolinio de Sierre al Crans-sur-Sierre la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Miège datiĝas el la jaro 1226 kiel Mieio. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj tombejoj el la ferepoko kaj la frua mezepoko. Dum mezepoko Miège apartenis al la episkopa Senjorujo Sierre kaj estis de 1560 ĝis 1674 Vicsenjorujo de la familio de Preux. En la jaro 1839 estis kreita la politika komunumo Miège.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti