Miřetice (distrikto Chrudim)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Miřetice

Municipo Miřetice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en montareto Železné hory, 6 km oriente de urbo Nasavrky, 10 km okcidente de urbo Skuteč, ĉe ŝoseo n-ro 337 liganta tiujn urbojn. Komunumo Miřetice zorgas pri pieta loko kaj monumento de batalo kontraŭ faŝismo Ležáky. Vivas ĉi tie 1 288 loĝantoj (2023).

Miřetice
germane Mirschetitz
municipo
Ĉefa memorindaĵo de Miřetice estas Monumento Ležáky.
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Miřetice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Hlinsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Memorindaĵo Ležáky
Situo Miřetice
 - alteco 390 m s. m.
 - koordinatoj 49° 50′ 43″ N 15° 53′ 02″ O / 49.84528 °N, 15.88389 °O / 49.84528; 15.88389 (mapo)
Areo 17,13 km² (1 713 ha)
Loĝantaro 1 288 (2023)
Denseco 75,19 loĝ./km²
Unua skribmencio 1325
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 25 ĝis 539 55
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571831
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 8
Bazaj setlejunuoj 13
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Miřetice (Chrudim District)
Retpaĝo: www.miretice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vysočina, Horka, Ctětín, Nasavrky, Tisovec, Včelákov, Smrček, Vrbatův Kostelec kaj Žumberk.

Partoj de municipo redakti

La unua skriba mencio pri vilaĝo Miřetice estas konata nur el la jaro 1325 el nomo de nobelulo Chotěbor el Miřetice. Laŭ legendo, baldaŭ post prisetlo de la regiono per slavaj triboj estis ĉi tie sur altaĵo, ankoraŭ nuntempe nomata "Sur fortikaĵeto", konstruita senjora burgeto. Posedantoj de ĝi estis familiaro Miřeta, laŭ kiu estis apuda vilaĝo nomita.

Proksime de la vilaĝo estas kelkaj belaj fiŝlagoj, el ili tri grandaj - Žďár, Hořička kaj Petráň kaj kelkaj pli malgrandaj, el kiuj fiŝlago Kovárenský kun apuda torfmarĉa herbejo kreas lokaĵon kun raraj botanikaj specioj, ekzemple galio norda (Galium boreale).

Fonto de vivrimedoj de la loĝantoj en la regiono estis laboro en sinjora agrikultura korto kaj en sinjora bierejo, post malfermo de granitaj minejoj post la jaro 1886 tio estis laboro en la ŝtonminejoj.

En Miřetice estas malfrubaroka kapelo el la jaro 1761, barele volbita, interne ornamita per pentraĵoj. Frontala kornico estas riĉe profilita. Interne la kapelo estas sen ekipaĵo. La kapelon onidire konstruigis homo, kiu suferis je lepro. En siaj preĝoj por resaniĝo li promesis, ke tiuokaze konstruigos kapelon. Unu el la pentraĵoj bildigas prezenton de manĝaĵo al leprulo.

Estinta ŝtonhakista domaro Ležáky, de kiu en la jaro 1942 elsendis radiostacio de londona paraŝutista grupo Silver A, kunorganizanta atencon kontraŭ anstataŭanta regna protektoro Reinhard Heydrich, estis de Gestapo forbruligita, domoj detruitaj, ĉiuj plenkreskuloj pafmurditaj ĉe vilao Zámeček en Pardubice, la infanoj forveturigitaj en koncentrejojn kaj murditaj en gaskameroj. Post la milito la areo estis piete aranĝita kaj apude konstruita monumento de ĉeĥa kontraŭfaŝisma rezista movado.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 774
18801 745
18901 732
19001 893
19101 934
19211 891
JaroLoĝantoj
19301 975
19501 460
19611 460
19701 343
19801 252
19911 211
JaroLoĝantoj
20011 220
20141 219
20161 243
20171 263
20181 277
20191 288
JaroLoĝantoj
20201 311
20211 268
20221 289
20231 288

Pri vilaĝpartoj redakti

Švihov redakti

Origina malnova parto de la vilaĝo estas ambaŭflanke de iama vojo, nun ŝoseo al Nasavrky kaj la nova parto estis pli malfrue konstruita sur komunumaj parceloj direkte al Strkov. Apud la vilaĝo estas fiŝlago Panský. En la vilaĝo kreskas du grandaj maljunaj tilioj. Sur unu el ili pendas malnova fera sonorilo, per kiu onidire ne nur sonoris anĝelusojn, sed ankaŭ varbis terkulturistojn en servitudan laboron. En la jaro 1843 estis konstruita kapeleto, kiu estis post kelkaj jaroj ekipita per nova sonorilo. La sonorileton en Prago aĉetis kaj per trajno kiel bagaĝon veturigis du konsilianoj.

Inter du tilioj estis starigita ligna kaj pli poste ŝtona kruco.

Post la dua mondmilito estis kontraŭe trans la vojkruciĝo de la komunumo konstruita monumento omaĝe de falintoj.

Bošov redakti

Domaro Bošov prizorgis al si en la jaro 1866 en farejo en Hradec Králové sonorileton. Oni sendis ĝin per fervojo en tempo de prusa-aŭstria milito trans Pardubice. Ĉar prusoj tiutempe okupis la urbon Pardubice kaj prizorgadis al si vivtenaĵojn per rabado kaj brakado, estis danĝero, ke la sonorileto estos ŝtelita. Pro tio oni enfosis ĝin teren sur la fervoja stacio en Pardubice. Poste ĝi estis elterigita kaj transportita al Bošov kaj tie pendigita sur kverka kolono. En simila danĝero estis la sonorileto dum la unua mondmilito. Oni devis ĝin duafoje enfosigi kaj kaŝi kontraŭ konfisko.
Post la milito estis en Bošov konstruita monumento al falintaj civitanoj.

Krupín redakti

Sur la vilaĝplaco iam staris granda kverka kruco. En la jaro 1903 ĝi estis anstataŭigita per ŝtona kruco kaj la kverka estis transigita al domaro Paseky, kiu al Krupín apartenas. En la jaro 1904 la civitanoj mendis en Hradec Králové sonorileton kaj pendigis ĝin sur kverka kolono apud la kruco. Bedaŭrinde en la jaro 1917 estis la sonorileto konfiskita, sed jam en la jaro 1922 oni aĉetis en Hradec Králové la novan.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj redakti