Mikojan-Gureviĉ MiG-9

(Alidirektita el MiG-9)

La Mikojan-Gureviĉ MiG-9 (MiG-9) (NATO raportnomo: Fargo) estas soveta ĉasaviadilo. Ĝi estis la tria modelo de Mikojan-Gureviĉ OKM kaj la unua jetmotora aviadilo de la soveta aerarmeo.

MiG-9

Ĝi estis evoluigita ekde 1945, la prototipo aperis en 1946, servis la armeon inter 1947-50, poste ŝanĝis ĝin la pli sukcesa MiG-15.

La aviadilo havis la atingopovon de 900 km kaj unu 37-mm-kanonon Nudelmann-Richter NR-37 (40 pafoj) kaj du 23-mm-kanonojn NS-23 (je 80 pafoj).

Vidu ankaŭ redakti