MI Fu (ĉine: 米黻, Mǐ Fú) ankaŭ konata kiel Mi Fei (米芾; naskiĝis en 1051 en Tajvano; mortis en 1107) [1] estis ĉina poeto, kaligrafo kaj pejzaĝisto de la dinastio Song, aŭtoro de la traktato Hua Shi pri pentrarto.

Mi Fu
Persona informo
米芾
Naskiĝo 1-an de januaro 1051 (1051-01-01)
en Ĝjangsuo
Morto 1-an de januaro 1107 (1107-01-01) (56-jaraĝa)
en Kaifeng
Lingvoj klasika ĉina vd
Ŝtataneco Dinastio Song • Norda Song-Dinastio vd
Familio
Infanoj Mi Youren • Mi Youzhi vd
Profesio
Okupo pentristo • poeto • kaligrafo • connoisseur • kolektanto vd
Laborkampo pentradoskribadarto vd
Aktiva en Ĉinio vd
Verkado
Verkoj Calligraphy on Szechwan Silk vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Montoj kaj pinioj printempe, inko sur papero, Nacia palaca muzeo

Li famiĝis en pentrarto pro sia stilo pentri nebulajn pejzaĝojn. Tian stilon, kiu uzis multe malsekajn inkopunktojn aldonitajn per plata peniko, oni nomis poste la Mi-Fu-stilon. Lia poezio sekvis la stilon de Li Bai kaj lia kaligrafio tiun de Wang Xizhi. Lia aparta stilo malŝategis lin ĉe la Song-kortumo.

Oni plej bone konas lin pro liaj kaligrafiaĵoj, kaj oni taksis lin kiel unu el la kvar plej grandaj kaligrafistoj de la dinastio Song. Lia kaligrafa stilo devenis de kaligrafoj de antaŭaj dinastioj, sed li alportis unikan propran markon al ĝi.

La personecon de Mi Fu oni konsideris ekscentra. Iam oni eĉ nomis ĝin "frenezulo Mi" ĉar lin obsedis kolektado de ŝtonoj, kaj li eĉ deklaris ke unu el tiuj ŝtonoj estis lia frato. Oni konis lin ankaŭ kiel drinkemulo.

Lia filo, Mi Youren, estis ankaŭ fama pentristo laŭ la stilo de sia patro. Malsame kiel sia patro Mi Youren longe vivis kaj mortis nur 79-jara.

Vivo redakti

Laŭtradicie Mi Fu estis tre lerta knabo interesiĝante pri artoj kaj beletro kun grandega kapablo memorigi. Sesjara li povis lerni centon da poemoj tage.

Lia kariero komenciĝis kiel reviziisto de libroj, poste li iĝis profesoro pri pentrarto kaj kaligrafio en la ĉefurbo, sekretario pri ritoj kaj fine militista guberniestro de Huaiyang. Tiaj oftaj ŝanĝoj de oficialaj postenoj okazis pro la akra lango de Mi Fu, kiu malferme kritikis establintajn farmanierojn. Oni diras, ke li estis tre kapable oficisto, sed ne volis submeti sin al konvenciaj reguloj kaj montris spiriton de sendependo, kiu kaŭzis multajn malfacilaĵojn al li.

Mi Fu estis tre aparta en siaj manieroj kaj vestaĵoj. Kien ajn li iris, amasiĝis homoj. Li altege taksis purecon. Kutime staris akvujo ĉe lia laborloko, ĉar tre ofte li lavis sian vizaĝon. Neniam li lavis sin en ujo uzita jam de alia persono, neniam li portis vestaĵojn portitajn de iu alia.

La pasio de Mi Fu estis la kolektado de malnovaj skribaĵoj kaj pentraĵoj. Ĉar la riĉeco de lia familio perdiĝis iom post iom al parencoj, li daŭre kolektis, kaj multon oferis por kapabli aĉeti la aĵojn de li deziratajn.

Ekzistas anekdoto, laŭ kiu Mi Fu en boato kun amikoj, kiam oni montris al li skribaĵo de Wang Xianzhi, kiu tiom ekscitis lin, ke li minacis salti transborden, krom se la posedanto donacos ĝin al lli, kio ŝajne ne rifuzeblis.

Iom post iom lia kolekto iĝis granda trezoro, kaj lia domo kunvenejo por la plej grandaj kleruloj tiamaj. Iujn el la kaligrafioj de lia kolekto li heredis, sed aliajn aĉetis. Li ankaŭ interŝanĝis malpli bonan kontraŭ pli bonan. Li skribis: "Kiam nuntempa viro obtenas tian malnovan bildon, tio ŝajnas al li pli grava ol sia vivo, kio estas ridinda. Tio kongruas al homa naturo, ke aĵoj, kiuj kontentigas la okulon, enuigas kiam vidita longe; tial oni interŝanĝu ilin kontraŭ freŝaj aĵoj, kiuj tiam aperas duoble kontentiga. Tio estas la inteligenta maniero uzi bildojn." [2]

Mi Fu estis maniulo rilate al sekureco, purado kaj ekspoziciado de siaj bildoj. Li aranĝis sian kolekton en du partoj, unu el kiu estis sekreta kaj montrita nur al iuj elektitaj amikoj, dum la alia estis por ĉiuj ordinaraj vizitantoj.

Historia fono redakti

Post famiĝo de pejzaĝa pentrarto, la sekva kreiva pentrarto estis iu pli ĝenerala kaj inkluzivanta religiajn aŭ ne religiajn figurojn, birdojn, florojn kaj bambuojn krom pejzaĝoj. La pentristoj estis ĉiam viroj alte intelektaj kaj edukitaj.

Al la pli multaj de tiuj viroj pentrado ne estis profesia okupo, sed nur okupo, kiu ebligis esprimi iliajn intelektajn reagojn al vivo kaj naturo per videblaj simboloj. Poezio kaj ilustranta skribo estis al ili iusence eĉ pli gravaj ol pentrado, kaj ili perlaboris sian vivon kiel pli-malpli altaj registaraj oficistoj, se ili ne havis sufiĉan familian riĉon. Eĉ se iuj inter ili estis veraj majstroj de ink-pentrado kaj de kaligrafio, ili evitis la pozicion de profesia artisto kaj iĝis konataj kiel "ĝentlemanaj pentristoj". Artistaj okupoj kiel kaligrafio kaj pentrado estis al tiuj viroj agadoj farataj dum libertempo de oficialaj devoj aŭ praktikaj okupoj. Tamen la fundamento de ilia teknika majstreco estis skribo kaj trejnado pri kaligrafio, kio ebligis al ili transdoni siajn pensojn same facile per naturaj simboloj kiel per konvenciaj literoj. Ilia arto tiel iĝis tre intima esprimmaniero, aŭ ideoskribo, kiel oni nomis ĝis poste. La beleco de tiu arto estis ja tre konektita al la videbla facileco, per kiu ĝi estis produktita, sed kion oni ne povis atingi sen intensa trejnado kaj profunda pensado.

Mi Fu ne estis poetofilozofo, tamen li estis intelekte brila. Kun tre aparta talento de arta observado kun humursenco kaj belarta eblo li establis por si mem prominentan lokon inter ĉinaj arthistoriistoj. Liaj kontribuoj al tiu fako estas daŭre alte taksitaj, ĉar ili baziĝas je tio, kion li vidis propraokulo, kaj ne je tio, pri kio li aŭdis paroli aŭ lernis de antaŭuloj. Mi Fu kuraĝis esprimi sian propran opinion, eĉ se ili disigis de la oficiala opinio. Liaj notoj pri pentrado kaj kaligrafio estas interesegaj al arthistoriistoj, ĉar ili estas spontanaj esprimoj pri liaj propraj observadoj kaj sendependaj ideoj kaj helpas karakterizi kaj lin mem, kaj la artistojn, kies verkojn li pridiskutis.

Arto redakti

 
Shu Su Tie (parto), inko sur silko, nacia palaca muzeo (Taipei)

Al Mi Fu peniko estis ne nur glavo de sia fiera spirito sed magia bastono, kiu alportis vivon, kiam ajn li tenis ĝin enmane, ĉu por skribi ĉu por pentri. Tiuj du artoj estis al li esence unu sama.

Lia graveco kiel pentristo rilatas al la fakto, ke postaj kritikistoj admiris lin kiel unu el la plej gravaj reprezentantoj de la suda skolo de pejzaĝismo. Bedaŭrinde ne plu eblas diri tion klare, ĉar oni ne certas, ĉu iuj el la bildoj pri kio temas, estis fakte verkoj de Mi Fu. Oni do konsideras lin nun ĉefe lertan kaligrafiston kaj kritikiston influantan, kiu verkis pri arto, pli ol lertan pejzaĝisman pentriston.

Mi Fu estis unu el tiuj, al kiuj skribo kaj kaligrafio estis tre proksimaj al verkado de poemoj. Necesis lerteco de menso kaj spirito, kiun li opiniis plej bone atingebla per vino. Per ĝi li atingis staton de eksciteco pli ol ebrio. Amiko lia, Su Shi admiris lin kaj skribis, ke lia peniko estas kiel akra glavo lerte uzata en batalo aŭ pafarko, kiu povis forpavi sagon milon da li, trapikante ĉion survoje. "Tio estis la plej alta perfekteco en la arto de kaligrafio", li skribis.

Aliaj kritikistoj diris, ke nur MiFu kapablis imiti la stilon de la grandaj kaligrafoj de la ses dinastioj. Mi Fu ja ŝajne estis bonega imitanto; kelkaj el liaj imitaĵoj estis tiel bonaj, ke oni supozis ilin la originaloj. La filo de Mi Fu atestis, ke lia patro ĉiam havis kelkajn majstraĵojn de kaligrafio el la dinastio TangQin ĉe sia skribotablo por uzi ilin kiel modelo. Dumnokte li metus ilin en keston ĉe sian kapkusenon.

Laŭ iuj skroj, Mi Fu realigis la plej multajn de siaj pentraĵoj dum la lastaj sep jaroj de sia vivo. Li mem skribis, ke li "elektis kiel modeloj la plej antikvajn majstrojn kaj pentris gvidita de sia propra genio kaj ne de iu instruisto, kaj tiel reprezentis lojalulon el antikvo".

La bildoj daŭre agnoskitaj tiuj de Mi Fu reprezentas arbaritajn montetojn aŭ konformajn montarajn pintojn elstarantajn el tavoloj de lana nebulo. Ĉe piede povas troviĝi akvo kaj en la malfono aroj de malhelaj arboj. Unu el la plej konataj ekzemploj tiaj estas malgranda bildo, kies nomo estas Printempaj montoj kaj pinioj" kaj kiu videblas nun en la palaca muzeo. Ĝi havas grandecon de granda album-folio. Ĉe la supro de la bildo estas aldonita poemo, verŝajne de la imperiestro Gaozong de Song. La montoj kaj arboj elstaras el tavelo de dika nebulo, kiu plenigas la valon; ili estas pentritaj en malhelaj inkaj koloroj kun aldono de iomete da koloro plummaniere, kiu kaŝas la strukturon; la nebulo vere ŝajnas viva.

Referencoj redakti

  1. Barnhart: 373. La pseŭdonimo de Mi Fu estis Yuanzhang (元章) kun pluraj kromnomoj: Nangong (南宫), Lumen Jushi (鹿门居士), Xiangyang Manshi (襄阳漫士), kaj Haiyue Waishi (海岳外史)
  2. Angle: “When a man of today obtains such an old sample it seems to him as important as his life, which is ridiculous. It is in accordance with human nature, that things which satisfy the eye, when seen for a long time become boring; therefore they should be exchanged for fresh examples, which then appear double satisfying. That is the intelligent way of using pictures.”

Eksteraj ligiloj redakti