Mia Interna Besto estas skulptaĵo el betono de dana skulptisto Jens Galschiot, kiu 230 cm-jn altas. En la daŭro de du tagoj en 1993 ĝi estis muntita senpermese en publikaj spacoj en 20 eŭropaj urboj kiel admono kontraŭ la kreskanta rasismo. La projekto estis nomita la plej granda arta hapeningo en Eŭropo.[1]

Jens Galschiot and Mia Interna Besto skulptaĵo

La titolo dela skulptaĵo estas inspirita de la germana socialdemokrato Kurt Schuhmacher (1895-1952) kiu en 1932 en fama parolado en la parlamento lanchis la esprimon 'Mein innerer Schweinehund' pri la rasisma agitado de la nazioj, kiu alvokis la plej primitivajn instinktojn de la homo. [2]

Inaŭguro en "Esperanta Ĝardeno" redakti

Sabaton la 21an de majo 2005, matene je la 10a, en la "Esperanta Ĝardeno" de Via F. Filzi 51, Cormano (MI), okazis (poste ke ĝi estis konfiskata dum 11 jaroj) la oficiala inaŭguro de "Mia Interna Besto", statuo de la dana artisto Jens Galschiot, tiu ĉi skulptaĵo portretas personon kiu surhavas longan kapoton kaj kun la kapo kaj piedoj de porko.

Laŭ la intencoj de la artisto, tiu ĉi skulptaĵo simbolas la beston kiu estas en oni kaj de tempo al tempo eliras provokante rasismon, maltoleremon kaj ekscesojn.

En la inaŭguro partoprenis la Urbestro de Cormano D-ro Roberto Cornelli, la Kulturskabeno de la Milana Provinco D-rino Daniela Benelli kaj aliaj eminentuloj, kompreneble kun la partopreno de ĵurnalistoj kaj multaj simpatiantoj.

Post la ceremonio sekvis regalado kaj vizito al "Esperanta Ĝardeno".

Inaŭguro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. http://aidoh.dk/?categoryID=4
  2. http://de.wikipedia.org/w/index.php?title=Innerer_Schweinehund&stable=0&shownotice=1&fromsection=Gebrauch Pri la esprimo Mein innerer Schweinehund kun foto de la skulptaĵo
  3. http://www.aidoh.dk/?categoryID=111 My Inner Beast erected in Zurich nov. 1993
  4. http://www.aidoh.dk/?categoryID=110 My Inner Beast erected in Stockholm nov. 1993
  5. http://www.aidoh.dk/?categoryID=109 My Inner Beast erected in Paris nov. 1993
  6. http://www.aidoh.dk/?categoryID=108 My Inner Beast erected in Oslo nov. 1993
  7. http://www.aidoh.dk/?categoryID=107 My Inner Beast erected in Odense nov. 1993
  8. http://www.aidoh.dk/?categoryID=106 My Inner Beast erected in Munich nov. 1993
  9. http://www.aidoh.dk/?categoryID=105 My Inner Beast erected in Milan nov. 1993
  10. http://www.aidoh.dk/?categoryID=104 My Inner Beast erected in Marseilles nov. 1993
  11. http://www.aidoh.dk/?categoryID=103 My Inner Beast erected in Lyon nov. 1993
  12. http://www.aidoh.dk/?categoryID=101 My Inner Beast erected in Innsbruck nov. 1993
  13. http://www.aidoh.dk/?categoryID=153 My Inner Beast erected in Herning nov. 1993
  14. http://www.aidoh.dk/?categoryID=99 My Inner Beast erected in Geneva nov. 1993
  15. http://www.aidoh.dk/?categoryID=102 My Inner Beast erected in Copenhagen nov. 1993
  16. http://www.aidoh.dk/?categoryID=98 My Inner Beast erected in Brussels nov. 1993
  17. http://www.aidoh.dk/?categoryID=97 My Inner Beast erected in Bonn nov. 1993
  18. http://www.aidoh.dk/?categoryID=96 My Inner Beast erected in Berlin nov. 1993
  19. http://www.aidoh.dk/?categoryID=95 My Inner Beast erected in Barcelona nov. 1993
  20. http://www.aidoh.dk/?categoryID=114 My Inner Beast erected in Antwerp nov. 1993
  21. http://www.aidoh.dk/?categoryID=94 My Inner Beast erected in Amsterdam nov. 1993
  22. http://www.aidoh.dk/?categoryID=112 My Inner Beast erected in Aarhus nov. 1993

Eksteraj ligiloj redakti