Michaëlle JEAN (naskiĝis en 1957 en Haitio) estis la 27-a ĝenerala guberniestrino de Kanado, komisiito de Elizabeta la 2-a. Ŝi oficis de la 27-a de septembro de 2006 ĝis la 1-a de oktobro 2010.

Michaëlle Jean
Persona informo
Michaëlle Jean
Naskiĝo 6-an de septembro 1957 (1957-09-06) (66-jaraĝa)
en Portoprinco
Religio katolikismo vd
Lingvoj francaanglahaitia kreola vd
Ŝtataneco KanadoFrancioHaitio vd
Alma mater Universitato de MontrealoUniversitato de FlorencoUniversitato de Peruĝo vd
Subskribo Michaëlle Jean
Familio
Edz(in)o Jean-Daniel Lafond vd
Profesio
Okupo ĵurnalistomoderatoropolitikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estas haitidevena virino, kiu fuĝis kun siaj gepatroj en 1968 de Haitio al Kebekio. Ŝi fariĝis ĵurnalisto ĉe Radio-Kanado. Ŝin nomumis en aŭgusto de 2005 je la ceremonia posteno la kanada ĉefministro Paul Martin.

Ŝi studis en la universitato de Ottawa, poste en Italio. Michaëlle Jean iĝis la unua landkonata kolorhaŭta radia kaj televida raportisto en Kanado.

Ŝi havas adoptitan filinon (Maria-Eden el Haitio).

Ŝi sekvis Adrienne Clarkson-n, la unuan azianon en tiu ĉi posteno.

La 30-an de novembro 2014 en Dakaro, Senegalo, ŝi elektiĝis kiel ĝenerala sekretario de Franclingvio (Francophonie). Unua virino en tiu posteno, unua ne afrika ĝenerala sekretario. Ŝi sekvas Sinjoron Abdou Diouf el Senegalo.

Vidu ankaŭ redakti


Eksteraj ligiloj redakti