Sir Michael Elias BALCON (19a de majo 1896 – 17a de oktobro 1977) estis angla kinproduktoro, de juda deveno, konata pro sia estreco de la Studioj Ealing el 1938 ĝis 1955. Sub lia estreco, ĝi iĝis la plej elstara brita kinstudio. En industrio kie malabundis Holivudecaj gravuloj, Balcon aperas kiel ŝlosila figuro, ĉefe pro sia kreiva organizemo. Li estas konata pro sia estreco de la studio, sed ankaŭ pro sia gvidado de la frua epoko de la reĝisoro Alfred Hitchcock.

Michael Balcon
Persona informo
Michael Balcon
Naskiĝo 19-an de majo 1896 (1896-05-19)
en Birmingham
Morto 17-an de oktobro 1977 (1977-10-17) (81-jaraĝa)
en Hartfield, Anglio,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Memorigilo Michael Balcon
Familio
Edz(in)o Aileen Freda Leatherman vd
Infanoj Jill Balcon • Jonathan Michael Henry Balcon vd
Profesio
Okupo filmproduktoroproduktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Balcon dekomence kunfondis Gainsborough Pictures kun Victor Saville en 1923; poste laboris kun Gaumont British, kiu absorbis sian studion. Poste li laboris kun MGM-British. En 1956 li fondis produktoran kompanion konatan kiel Ealing Films, kaj poste estris British Lion Films. Li servis kiel proparolanto de la produktora stabanaro de la British Film Institute por helpi financi kaj kuraĝigi novajn verkojn.

Balcon estis legenda figuro en la brita kinindustrio, kaj lia plej fama stilo de filmoj estis 'Post War Comedies' (postmilitaj komedioj). La verkoj de Balcon transiris la kinindustrion, li estis ankaŭ verkisto de multaj libroj publikigitaj el 1943 ĝis 1969.

Bibliografio redakti

  • Balcon, Michael. (1969). Michael Balcon presents... A Lifetime of Films. London. Hutchinson & Co
  • Duguid, Mark kaj aliuloj (eld.) (2012). Ealing Revisited. BFI

Eksteraj ligiloj redakti