Michael Mittermeier

Michael Mittermeier (naskiĝis la 3-an de aprilo 1966 en Dorfen, Supra Bavario) estas germana komediisto, verkisto kaj kantisto[1]. En siaj scenejaj programoj li ankaŭ uzas elementojn de klasika kabaredo.

Michael Mittermeier
Persona informo
Michael Mittermeier
Naskiĝo 3-an de aprilo 1966 (1966-04-03) (58-jaraĝa)
en Dorfen
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Gefratoj Alfred Mittermeier vd
Edz(in)o Somersault vd
Profesio
Okupo komikistoaktoro • kabaredisto • verkisto vd
Laborkampo kabaredo • kreiva kaj profesia verkado vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Michael Mittermeier. Zelt-Musik-Festival 2017 Freiburg, Germanio
Michael Mittermeier en marto 2009

Vivo redakti

Post la lernejaj jaroj Michael Mittermeier ekstudis politikan sciencon kaj nordamerikan anglistikon en la munkena universitato. En 1994 li magistriĝis pri "nordamerika spontanea komediado".[2][3]

Kariera komenco redakti

Ekde sia junaĝo, Michael Mittermeier estas ŝatanto de la rokumzikgrupo U2. En koncerto de la grupo en la eventejo de la Somera Olimpiko 1972 en Munkeno la 21-an de julio 1987 li estis en la unua vico, kaj travivis kiel la grupa kantisto Bono Vox dufoje misis je gitarludo kaj demandis la publikon ĉu iu scipovus ludi gitaron. Li mansvingis, estis tirita sur la scenejon, kaj post kiam Bono klarigis al li tri gitarajn akordojn, Mittermeier gitarludis la kanton People get ready ("homoj pretiĝas") kun sia muzika idolo. Laŭ sia propra eldiro al li tiumomente klariĝis ke li laboru nenie alie ol sur publikaj scenejoj.[4] Dudek jarojn pli poste Michael Mittermeier kiel laŭdisto en celebraĵo pri la germania muzika premiaro Echo en 2007 transdonis al Bono Vox la specialan premion pri socia engaĝiĝo.

Artista kariero redakti

Li nacie konatiĝis per sia televida programo Zapped, kiu sendiĝis ekde la jaro 1996, kaj de tiam krom aktorado aparte prezentas komikistajn programojn en teatrejoj de Germanio, Aŭstrio kaj Svislando. Aparte konataj partoj de la televida programo Zapped estas parodioj de televidaj varbaĵoj pri plej diversaj produktoj, de ĉokoladaj dolĉaĵoj ĝis malsanokostaj asekuroj, kaj de aliaj programoj en originaloj ofte videblaj en germanlingva televido.

 
Michael Mittermeier donas aŭtografojn en 2007

Ekde la jaro 1992 li regule (teatreje kaj televide) prezentiĝas sur la scenejo de la germanlingva klubo „Quatsch Comedy Club“ pri spontanea komikado en Berlino - kaj li estas kunposedanto de la klubo.

En la porinfanaj kinejaj filmoj Hexe Lilli – Der Drache und das magische Buch de 2009 kaj Hexe Lilli - Die Reise nach Mandolan li donas sian voĉon al la animacie bildigita draketo Hektor, kaj fakte la fabela besto en ĉiu frazo kaj movo memorigas pri Michael Mittermeier...

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti