Michael Naumann

germana ĵurnalisto

Michael NAUMANN (* 8-a de decembro 1941 en Köthen/Anhalt) estas germana ĵurnalisto.

Michael Naumann
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1941 (1941-12-08) (82-jaraĝa)
en Köthen
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Alma mater Universitato de Oksfordo vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • eldonisto • verkistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Michael Naumann

Post studado de politiko, historio kaj filozofio en Marburg kaj Munkeno li laboris por "Die Zeit" (La Tempo) kaj la "Der Spiegel" (La Spegulo. ligo al germana paĝo). 1985 li ekestris la eldonejon Rowohlt Verlage (de:Rowohlt Verlage). 1995 li iris al Novjorko por gvidi la eldonejojn Metropolitan Books kaj poste Henry Holt. En oktobro 1998 la germana kanceliero Gerhard Schröder nomumis lin ministron por kulturo kaj medioj. En januaro 2001 Michael Naumann eklaboris por la semajna gazeto "Die Zeit" en Hamburgo, kiun li gvidis ĝis la 15an de aŭgusto 2004 kiel ĉefa redaktoro.

Michael Naumann doktoriĝis pri Karl Kraus ("Der Abbau der verkehrten Welt", la malkonstruo de la malvera mondo). Lia habilitaciaĵo havis la titolon "Strukturwandel des Heroismus" (ŝanĝo de strukturo kaj heroismo). La plej juna verko (2001) estas kolekto de eseoj "Die schönste Form der Freiheit" (la plej bela formo de la libereco).