Michel Darras
Michel DARRAS estis franca politikisto kaj senatano naskiĝinta la 5-an de marto 1924 en Cuinchy kaj mortinta la 6-an de januaro 1992 en Amiens.
Michel Darras | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Michel Darras | |||||
Naskiĝo | 5-an de marto 1924 en Cuinchy | ||||
Morto | 6-an de januaro 1992 (67-jaraĝa) en Amiens | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio redakti
Teknika konsilisto sinsekve ĉe la ŝtatsekretarioj pri industrio Bernard Chochoy kaj Maurice Lemaire de 1956 ĝis 1957, Michel Darras estis proksima amiko de Guy Mollet, kaj estis lia adjunkta kanditato okaze de la deputitaj balotoj de 1962. Municipa konsilisto de Arras (1959-1983), urbestra adjunkto (1965-1971), li malsukcese provis fariĝi la urbestro de Achicourt en 1983.
Departementa konsilisto de la kantono Arras-Sud ekde 1961, li estis elektita en la Franca Senato la 26-an de septembro 1965 kaj konservis sian mandaton ĝis sia morto la 6-an de januaro 1992.
Eksteraj ligiloj redakti
- Datumbazo de la Franca Senato - Arkivo