Michel Sardou

franca kanzonisto

Michel SARDOU [Miŝel’ Sardu’] (naskiĝis la 26-an de januaro 1947) en Parizo) estas franca kantisto.

Michel Sardou
Persona informo
Naskonomo Michel Charles Sardou
Naskiĝo 26-an de januaro 1947 (1947-01-26) (77-jaraĝa)
en 18-a arondismento de Parizo,  Francio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Fernand Sardou
Patrino Jackie Sardou
Edz(in)o Anne-Marie Périer
Infanoj Romain Sardou • Davy Sardou
Okupo
Okupo kantisto • teatra aktoro • filmaktoro • komponisto • televida aktoro
TTT
Retejo http://michelsardou.artiste.universalmusic.fr/
vdr

Filo kaj nepo de geaktoroj, lia patro Fernand Sardou estis fama. Li estis ĉefe vartita kiam infana en vilaĝo Coeur-la-Petite sed ankaŭ sekvis siajn gepatrojn dum ties turneoj kaj spertis vivon migradantan de la teatruloj. Internulo en pensiona kolegio dum jaroj 1950, li ne ŝatas tiun vivon kaj en 1963 kaŝfuĝas la establon, kaj diras al siaj gepatroj, ke li ne volas plu studi, sed iri Brazilon! Anstataŭe li fariĝas kelnero-artisto en la kabaredo, kiun lia patro fondis.
Li edziniĝas kun dancistino, sekvas teatrolecionojn, kantas en kabaredoj. En 1965 li registras sian unuan diskon. En 1966 li ekkonatiĝas kun Jacques Revaux, kiu verkos la tekstojn de liaj plej furoraj kanzonoj. Ankaŭ Vline Buggy, kaj poste Didier Barbelivien verkos por li kelkajn el liaj furoraĵoj.

Liaj kanzonoj rakontas erojn da vivo, kie sentiĝas la profundaj konvikoj de la artisto, sufiĉe tradiciaj (li kantas pri sia amo al la patrujo, kantas ne nur pri la efemeraj amoj - Mi memoras adiaŭon, kiu daŭris dek tagojn - sed ankaŭ pri la fidelaj maljunaj paroj, dediĉas kanzonon al la ŝipego France, kie li riproĉas Francion pro ĝin vendi al alia lando pro ne sufiĉa profitdoneco. En alia li deklaras sin favora al mortpuno, kie li traktas kun simplaj vortoj, sed foje multe da poezio kaj emocio, la temojn plej kortuŝantajn la popolan publikon, aŭ sociajn aktualaĵajn aferojn travivitaj de la homoj. Tial li faris al si kelkajn malamikojn, sed ĉefe multe da favorantojn kaj sukceson.

En 1976 lia patro mortas. Lia filo Romain naskiĝas en 1974, dua Davy en 1978, la du kun lia dua edzino Babette. La dua Davy fariĝas aktoro, tiel pluanta la familian tradicion (Michel en unu kanzono elvokas sian patron spektantan lian filon, kaj en ties lasta strofo li metas siavice en la rolon de la patro antaŭvidante similan situacion). Li ankaŭ rolas kiel aktoro en kelkaj filmoj. En 1990 li ricevas premion donita al la artisto kiun plej da spektantoj venis vidi surscene. En 1999 li eksedziĝiĝas de ‚Babette. Dum tiuj jaroj li plu sekvigas novajn diskojn, turneojn, sukcesajn spektaklojn en prestiĝaj kanzonteatroj. Laŭlonge la jarojn lia «metieco» kaj arto kanti esprimive siajn kanzonoj pli kaj pli boniĝis.

Kelkaj el liaj furoraĵoj redakti

  • 1970: Les Bals populaires (La popolaj dancejoj)
  • 1970: Et mourir de plaisir (Kaj morti pro plezuro)
  • 1970: J’habite en France (Mi loĝas en Francio)
  • 1971: Le Rire du sergent (La ridado de l' serĝento)
  • 1973: La Maladie d'amour (La malsano amo)
  • 1973: Les Vieux Mariés (La maljunaj geedzoj)
  • 1975: Le France (Ŝipego Francio)
  • 1976: Je suis pour (Mi estas favora)
  • 1978: En chantant (Kantante)
  • 1983: Vladimir Ilitch (Vladimir Iliĉ, aludante al Lenino)
  • 1984: Les Deux Écoles (La du lernejoj)

Eksteraj ligiloj redakti

Esperantigitaj kanzonoj rete legeblaj redakti