Caravaggio

itala pentristo

Michelangelo Merisi (laŭ la hejmloko de sia familio kutime mallonge nomata Caravaggio, plennome esperantigite Mikelanĝelo Merisi da Karavaĝo; naskiĝis la 29-an de septembro 1571 en Milano, Lombardio; mortis la 18-an de julio 1610 en Porto Ercole, parto de la komunumo Monte Argentario piede de samnoma monto) estis itala pentristo de la frua baroka epoko. Li famiĝis per aparta realismo en siaj pentraĵoj, kaj de aĵoj kaj de homoj, fizike kaj emocie. Kune kun lia dumviva kolego kaj konkurento Annibale Carracci kaj pro sia drameca uzado de la lumo, li estas konsiderita la fondinto de la roma skolo de baroka pentrado.[1][2][3]

Caravaggio
Persona informo
Naskonomo Michelangelo Merisi
Naskiĝo 29-an de septembro 1571 (1571-09-29)
en Milano, Duklando de Milano,  Hispana Imperio
Morto 18-an de julio 1610 (1610-07-18) (38-jaraĝa)
en Porto Ercole, State of Presidi,  Reĝlando de Napolo
Tombo Porto Ercole
Lingvoj itala
Ŝtataneco Duklando de Milano
Subskribo Caravaggio
Familio
Patro Fermo Merixio
Patrino Lucia Aratori
Edz(in)o
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Supper at Emmaus
La venka amo
Medusa
Basket of Fruit
The Fortune Teller
La Sep Laboroj de Mizerikordo
Self-Portrait as Bacchus
Bacchus
Annunciation
Judit Senkapiganta Holofernon
vdr
"Abraham oferas Isaakon" de Caravaggio.

Caravaggio uzis fizikan observadon kun spektakla uzado de chiaroscuro kio iĝis konata kiel tenebrismo. Li faris el tiu tekniko la dominantan stilan elementon, malheligante ombrojn kaj metante aĵojn en brilaj lokoj. Caravaggio forte esprimis krudajn momentojn kaj scenojn, ofte montrante violentajn luktojn, torturojn kaj mortojn. Li laboris rapide, uzante vivajn modelojn, sen uzado de desegnoj kaj laborante rekte sur la tolo. Lia influo sur la nova Baroka stilo kiu aperis el Manierismo estis tre forte. Tiu influo estas videbla rekte aŭ nerekte en la verkaro de Petro Paŭlo Rubens, José de Ribera, Gian Lorenzo Bernini kaj Rembrandt, kaj la artistoj de la venonta generacio kiuj estis sub liaj influoj estis nomitaj "Caravaggisti" aŭ "Caravagesques", same kiel tenebristoj aŭ "tenebrosi" ("ombristoj").

Gravaj verkoj redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti