Michele Bachmann

usona politikisto

Michele Marie BACHMANN (pron. miŜEL BAKman = /mɪˈʃɛl ˈbɑːkmən/; n. la 6-an de aprilo, 1956) estas usona respublikana politikisto, reprezentanta (ekde 2007) la 6-an distrikton de Minesoto (rekte norde de la subŝtataj ĉefurboj Mineapolo kaj S-ta Paŭlo) en la usona Domo de Reprezentantoj. Ŝi estas subtenanto de la Tea Partio kaj unu el la fondintoj de la Tepartia Caucus en la Domo de Reprezentantoj. Ŝi kampanjis de junio 2011 ĝis januaro 2012 celante nomumiĝi kiel la Respublikana kandidato por la usona Prezidenteco, sed rezignis pri la kampanjo post malsukceso en la lokaj partiaj kunsidoj en Iovao.

Michele Bachmann
Persona informo
Michele Bachmann
Naskonomo Michele Marie Amble
Naskiĝo 6-an de aprilo 1956 (1956-04-06) (67-jaraĝa)
en Waterloo
Religio luteranismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Winona State University • Anoka High School • O. W. Coburn School of Law • La Kolegio de Vilhelmo kaj Maria • Oral Roberts University • William & Mary Law School vd
Partio Respublikana PartioDemokrata Partio vd
Familio
Edz(in)o Marcus Bachmann vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato • aŭtobiografo vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi naskiĝis (laŭnome Michele Marie Amble) en Waterloo, Iovao. La gepatroj, David John Amble kaj Arlene Jean (Johnson) Amble, estis religie luteranoj, politike demokratoj, kaj etne norvegoj. La familio translokiĝis al Minesoto kiam Michele Bachmann havis 13 jarojn. Post la mezlerneja diplomiĝo en 1974, ŝi laboris dum iom da tempo ĉe kibuco en Israelo antaŭ ol ekstudenti en ŝtata universitato Winona. Ŝi ricevis bakalaŭran gradon en 1978, kaj ekstudis en la jura lernejo de Universitato Oral Roberts, kie ŝi akiris juran diplomon (grado Juris Doctor) en 1986, kaj en 1988 ŝi ricevis pluan grado LL.B. pri imposta juro de jura altlernejo William kaj Mary. Ŝi laboris de 1988 ĝis 1993 por la usona imposta instanco IRS.

En 1978 ŝi kaj Marcus Bachmann geedziĝis. Li estis studento pri psiĥoterapio, nun doktoro pri tio, kaj ili kune posedas konsilan firmaon. Ges-roj Bachmann laboris por la kampanjo de Jimmy Carter en 1976, sed pro diversaj influoj ili respublikaniĝis ĉ. 1978-1980 kaj laboris por la prezidenta kampanjo de Ronald Reagan en 1980. Ili estis aktivaj ankaŭ en protestoj kontraŭ abortigado.

Ŝi servis en la Minesota Senato 2001-2007 kaj en la usona Domo de Reprezentantoj de 2007 ĝis nun.