Michele Gazzola

itala lingvisto, esperantisto kaj esperantologo

Michele GAZZOLA, estas itala esploristo pri lingvo-politiko. Li laboris en la Universitato de Ĝenevo, la Humboldt-Universitato en Berlino kaj ekde 2016 en la Universitato de Itala Svislando en Lugano.[1] Laŭ la stato de 2023 li instruas en la Universitato de Ulster, en Irlando.

Michele Gazzola
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1978 (1978-01-01) (46-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoitalafrancagermanaangla
Ŝtataneco Italio
Alma mater Universitato de ĜenevoHumboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de Itala Svislandouniversitato de Ulster
Okupo
Okupo lingvistoesperantistoesperantologo
vdr

Li estas membro de pluraj aliaj sciencaj asocioj, inter ili GIL. Li ankaŭ estas estrarano de CED[2] kaj vicdirektoro de la revuo Language Problems and Language Planning. Li kunfondis la internacian reton de esploristoj "Ekonomio kaj Lingvoj" (REAL)[3].

Li specialiĝis en analizado kaj taksado de lingvaj politikoj kaj pri la studado de la ekonomiaj kaj sociaj aspektoj de plurlingvismo. Li estas verkinto de almenaŭ 80 sciencaj publikaĵoj en tiuj esplorkampoj, ankaŭ en Esperanto. Li ankaŭ kunredaktis la libron Language Policy and Linguistic Justice[4].

Gazzola interalie laboris kun François Grin pri egaleco kaj justeco en lingva komunikado. Li ankaŭ esploris la efikojn de plurlingveco en ekonomio, ekzemple en la svisa sistemo de patentoj, kaj pri la lingva efiko de la foriro de Britio el Eŭropa Unio[5].

Referencoj redakti

  1. Curriculum Vitae (angle). Arkivita el la originalo je 2016-11-02. Alirita 2016-08-24.
  2. https://interlingvistiko.net/pri-ced/
  3. (en) The economics of language policy and planning, REAL Research group “Economics and language”, la 19-an de marto 2021
  4. (eo) Andrea Vaccari, Lingva justeco en la komunikado de la Eŭropa Unio, 2022
  5. Il multilinguismo europeo dopo Brexit (itale). Observatoire Européen du Plurilinguisme. Alirita 2016-08-24.

Vidu ankaŭ redakti

Lingva justeco

Lingva diskriminacio

Eksteraj ligiloj redakti

(en) Language Policy and Linguistic Justice, eld. Springer